Хелпикс

Главная

Контакты

Случайная статья





La knabo kiu vivis 9 страница



 

Klasoj de Pocioj okazis sube en unu el la karceroj. Tie estis pli malvarme ol supre en la ĉefa parto de la kastelo, kaj tio estus sufiĉe hirtiga, sen la peklitaj bestoj flosantaj en vitraj bokaloj ĉie laǔ la rando de la ĉambro.

 

Snejp, kiel Flirtmeĉo, komencis la klason per kontrolvoko, kaj kiel Flirtmeĉo, li paǔzis ĉe la nomo de Hari.

 

“Ho, jes,” li diris milde, “Hari Potter. Nia nova – renomulo.”

 

Drako Malfid kaj liaj amikoj Krab kaj Klus subridaĉis malantaǔ siaj manoj. Snejp finis la vokon de la nomoj kaj levante siajn okulojn rigardis la klason. Liaj okuloj estis nigraj kiel tiuj de Hagrid, sed al ili tute mankis la varmeco de Hagrid. Ili aspektis frostece kaj malplene, kaj memorigis onin je tuneloj mallumaj.

 

“Vi estas ĉi tie por lerni la subtilan sciencon kaj la precizan arton de la pocipreparado,” li komencis. Li parolis per voĉo apenaǔ pli laǔta ol flustro, sed ili kaptis ĉiun vorton – kiel prof. MakGongal, Snejp havis la talenton por teni sen klopodo la klason en silenteco. “Ĉar tio temas malmulte pri stulta vergflirtado, iuj inter vi apenaǔ konstatos, ke ĝi estas magio. Mi ne atendos, ke vi vere komprenos la belecon de ĝentile boletanta kaldrono kun siaj trembrilantaj vaporoj, la delikatan povon de fluaĵoj, kiuj rampas tra homaj vejnoj, sorĉante la menson, ekkaptante la sentojn…mi povas instrui al vi kiel enboteligi la famon, fermenti la gloron, eĉ enŝtopi la morton – se vi ne estas tia aro de sencerbuloj, kian mi kutime devas instrui.”

Plua silento sekvis tiun mallongan paroladon. Hari kaj Ron alrigardis unu la alian kun levataj brovoj. Hermiona Granĝer sidis ĉe la rando de sia seĝo, kaj avide atendis okazon por pruvi, ke ŝi ne estas sencerbulo.

 

“Potter!” diris Snejp subite. “Kio rezultus, se me almetus polvitan radikon de asfodelo al infuzo de absinto?”

 

Polvitan radikon de kio al kia infuzo? Hari ekrigardis Ron, kiu ŝajne estis tiel konsternata, kiel li; la brako de Hermiona eksaltis plene etendite supren.

 

“Mi ne scias tion, sinjoro,” diris Hari.

 

La lipoj de Snejp kurbiĝis en ridaĉon.

 

“Ta, ta, ta – la famo klare ne sufiĉas por ĉio.”

 

Li ignoris la brakon de Hermiona.

 

“Provu ni alian demandon, Potter, kie vi serĉus, se mi ordonus, ke vi alportu al mi bezoaron?”

 

Hermiona etendis sian brakon tiel alte supren, kiel ĝi povis atingi, sen tio, ke ŝi stariĝus, sed Hari ne havis la plej etan ideon pri bezoaroj. Li penis ne rigardi al Malfid, Krab, kaj Klus, kiuj skuiĝis pro ridegoj.

 

“Mi ne scias tion, sinjoro.”

 

“Vi decidis ne malfermi libron antaǔ ol alveni, ĉu ne, Potter?”

 

Hari trudis sian rigardon rekte en tiujn frostecajn malhelajn okulojn. Li ja foliumis siajn librojn ĉe la geonkloj Dursli, sed ĉu vere Snejp supozis, ke li memoru ĉion en Mil Magiaj Herboj kaj Fungoj?

 

Snejp ankoraǔ ignoris la tremantan brakon de Hermiona.

 

“Kiel diferencas, Potter, kaskofloro de napelo?”

 

Ĝuste tiam Hermiona ekstaris, sia mano etendata avide al la karcera plafono.

 

“Mi ne scias tion,” diris Hari kviete, “sed evidente Hermiona ja scias. Kial vi ne provas ŝin?”

 

Kelkaj ridis; Hari ĵetis rigardon al Ŝemus, kaj Ŝemus responde palpebrumis. Tamen, Snejp ne amuziĝis.

 

“Sidiĝu,” li knalis al Hermiona. “Por informi vin, Potter, asfodelo kaj absinto kune fariĝas dormpocio tiel forta, ke ĝi nomiĝas la ‘ĉerpo de viva morto’. Bezoaro estas ŝtono elprenita de stomako de kapro, kaj tiu savos vin de la plejmulto de venenoj. Teme de kaskofloro kaj napelo, ili estas la sama planto, kiu ankaǔ konatiĝas per la nomo akonito. Nu, kial ĉiu el vi ne notas tion?”

 

Okazis subita serĉfosado por plumoj kaj pergamenoj. Super la bruo, Snejp diris, “Kaj la Oragrifa Domo malgajnos unu poenton pro via malrespekto, Potter.”

 

La aferoj ne pliboniĝis por la Oragrifaj dum la leciono de Pocioj daǔris. Snejp aranĝis ĉiujn en paroj, kaj taskis al ili miksi simplan pocion por sanigi je karbunkloj. Lia longa nigra talaro susuris dum li glitadis ĉirkaǔe, rigardante ilin pesi sekigitajn urtikojn kaj pisti serpentajn dentegojn, kaj li kritikis preskaǔ ĉiun, escepte de Malfid, kiun li evidente ŝatis. Li estis ĵus ordoninta, ke ĉiu rimarku, kiel perfekte Malfid estas stufinta siajn limakojn, kiam nebuloj da akra verda fumo, kaj laǔta siblado plenigis la karceron. Nevil iele sukcesis fandi la kaldronon de Ŝemus en torditan mason, kaj ilia pocio fluis trans la ŝtonan plankon, mordante truojn en la ŝuoj de iuj. Post sekundoj, la tuta klaso staradis sur siaj tamburetoj, sed Nevil, kiu estis duŝita per la pocio kiam la kaldrono kolapsis, ĝemis pro doloro, dum malicaj ruĝaj karbunkloj ekaperis ĉie sur liaj brakoj kaj kruroj.

 

“Idiota knabo!” knaris Snejp, forpurigante la disverŝitan pocion per sola flirtigo de sia vergo. “Mi supozas, ke vi almetis la histrikajn pinglegojn antaǔ ol vi prenis la kaldronon de la fajron?”

 

Nevil plorpepis, dum karbunkloj ekeruptis ĉie sur lia nazo.

 

“Alprenu lin supren al la alo hospitala,” Snejp spute diris al Ŝemus. Tiam li giris al Hari kaj Ron, kiuj estis laborantaj apud Nevil.

 

“Vi – Potter – kial vi ne avertis al li, ke li ne almetu la pinglegojn? Vi kalkulis, ke vi aspektus pli bone, se li fuŝus ĉion, ĉu ne? Jen alia poento, kiun vi perdas por Oragrifo.”

 

Tio estis tiel maljusta, ke Hari malfermis la buŝon por disputi ĝin, sed Ron piedfrapis lin, kaŝate de la kaldrono.

 

“Ne provu tion,” li murmuris, “Mi aǔdis tion, ke Snejp kapablas agi tre malice.”

 

Dum ili grimpis la ŝtuparon el la karcero unu horon poste, Hari kurante cerbumis kaj profunde malspritis. Li ĵus perdis du poentojn por Oragrifo ĝuste dum sia unua semajno – kial Snejp tiom malamas lin?

 

“Gajiĝu,” diris Ron, “Snejp daǔre elprenas poentojn de Fredo kaj Georgo. Ĉu mi rajtas veni kun vi kaj konatiĝi kun Hagrid?”

 

Je kvin antaǔ la tria ili eliris de la kastelo, kaj komencis paŝi trans la terenon. Hagrid loĝis en ligna kabano ĉe la rando de la prohibata arbaro. Arbalesto[26] kaj paro da galoŝoj staris ekster la antaŭa pordo.

 

Kiam Hari frapis je la pordo ili aǔdis furiozan skrapadon el la interno, kaj kelkajn tondrajn bojegojn. Tiam la voĉo de Hagrid eksonis, kriante, “R’turne, Faǔko – r’turne.”

 

La harplena vizaĝego de Hagrid aperis tra la fendo dum li iomete malfermis la pordon.

 

“Atendu,” li diris, “R’turne, Faǔko.”

 

Li enlasis ilin, kun peno tenante la ĉirkaŭkolon de ega nigra ĉashundo.

 

La domo havis solan ĉambron. Ŝinkoj kaj fazanoj pendis de la plafono, akvo bolis en kupra kaldrono ĉe la fajrejo, kaj en la angulo staris fortika lito sur kiu peplomo mikskolora sterniĝis.

 

“Estu ki’l hejme,” diris Hagrid, lasante liberan Faǔkon, kiu celis rekte al Ron, kaj komencis leki liajn orelojn. Simile al Hagrid, Faǔko evidente ne estis tiel feroca, kiel li aspektis.

 

“Jen Ron,” Hari diris al Hagrid, kiu ĉerpis bolantan akvon en la tekruĉon, kaj metis ŝtonkukojn sur pladon.

 

“Plia Tordeli, ĉu?” diris Hagrid, rigardante al la lentugoj de Ron. “Dum la duon’ de mi’ vivo mi ‘stes ĉasanta vi’jn ĝ’melajn fratojn fore de l’ arbaro.”

 

La ŝtonkukoj estis senformaj masoj kun sekvinberoj, kiuj preskaǔ rompis iliajn dentojn, tamen Hari kaj Ron ŝajnigis, kvazaǔ ili ĝuis ilin dum ili rakontis al Hagrid ĉion pri siaj unuaj lecionoj. Faǔko kuŝigis sian kapon sur la genuo de Hari, abunde salivante malsupren sur lia mantelo.

 

Hari kaj Ron ĝojis pri la diro de Hagrid, ke Ŝteleti estis “t’u maljun’ azeno.”

 

“Kaj teme de t’u kato, Sinj’rino Nor’s, mi ŝatus konatigi ŝ’n kun Faǔko jame. Ĉu vi kredes, ĉ’ufoje dum mi aranĝes jon ĉe l’ kastelo, ŝi sekves min ĉie? Ne povas forigi ŝ’n. Ŝt’leti ‘nstigas tion.”

 

Hari rakontis pri la leciono kun Snejp. Hagrid, kiel Ron, urĝis al Hari, ke li ne zorgu pri tiu, ĉar Snejp ŝatis preskaǔ neniujn el la studentoj.

 

“Sed evidente li vere malamas min.”

 

“Stultaĵo!” diris Hagrid. “Kial li farus tion?”

 

Tamen, Hari nevole sentis, ke Hagrid ne rigardis lin rekte al la okuloj dum diris tion.

 

“Ki’l fartas vi’ frato Karlo?” Hagrid demandis al Ron. “Mi tre ŝat’s lin – elstarul’ teme de bestoj.”

 

Hari demandis sin, ĉu Hagrid ŝanĝas la paroltemon intence. Dum Ron rakontis al Hagrid la tuton pri la laboro de Karlo kun drakoj, Hari prenis pecon de paperon kuŝante sur la tablo sub la teuja kovrilo. Ĝi estis tranĉaĵo de la gazeto Ĵurnalo Profeta:

 

LASTA NOVAĴO PRI LA ENBREĈIGO ĈE GAJNGOTOJ

Daǔras la enketo pri la enrompiĝo ĉe Gajngotoj je la 31a de julio, ĉefe atribuata al ago de Mavaj gesorĉistoj nekonataj. Gajngotaj koboldoj hodiaǔ insistis, ke nenio elpreniĝis. La koncerna ŝloskelo fakte estis malplenigita pli frue je la sama tago. “Sed ni ne sciigos al vi tion, kio estis tie, do tiru viajn nazojn el la afero, se vi ekkonas bonan konsilon,” diris Gajngota proparolantkoboldo hodiaǔ posttagmeze.

 

Hari memoris, ke Ron sciigis al li en la trajno, ke iu provis prirabi Gajngotojn, sed Ron ne menciis la daton.

 

“Hagrid!” diris Hari, “tiu Gajngota enrompiĝo okazis je mia datreveno! Evidente ĝi povis esti okazanta dum ni estis tie!”

 

Nun estis preterdube, ke Hagrid evitas rigardi al la okuloj de Hari ĉifoje. Li grumblis kaj oferis al li alian ŝtonkukon. Hari denove legis la artikolon. La koncerna ŝloskelo fakte estis malplenigita pli frue je la sama tago. Hagrid estis malpleniganta la ŝloskelon sepcent dek tri, ĉu oni difinus “malplenigi”, kiel elpreni tiun malpuraĉan pakaĵeton. Ĉu tion la ŝtelistoj estis celantaj?

 

Dum Hari kaj Ron paŝis reen al la kastelo por la vespermanĝo kun poŝoj pendantaj suben pro la pezo de ŝtonkukoj, kiujn ili pro ĝentileco simple ne povis rifuzi, Hari ekpensis, ke neniu el la lecionoj, kiujn li estis aǔdinta antaǔ tiam, donis al li tiom por pensado, kiom trinki teon kun Hagrid. Ĉu Hagrid kolektis la pakaĵon nur ĝustatempe? Kie ĝi nun estas? Kaj ĉu Hagrid scias ion pri Snejp, kiun li ne volas diri al Hari?


Ĉapitro naŭ

La Noktomeza Duelo

 

Hari neniam kredis tion, ke li estis trafonta knabon, kiun li malamus pli ol Dadli, sed tio antaŭis lian konatiĝon kun Drako Malfid. Tamen, unuajaraj Oragrifaj studis nur Pociojn kun la Rampenaj, do ne necesis, ke li eltenu Malfid ofte. Sed tio estis la kazo nur antaŭ ol oni renkontis en la Oragrifa komuna ĉambro alpinglitan afiŝon, kiu kaŭzis ĝemojn de ĉiuj. Fluglecionoj komencu je ĵaŭdo – plie Oragrifo kaj Rampeno lernu kune.

 

“Ĝuste tio,” diris Hari senĝoje. “estis mia ŝatata revo! Ke mi vidiĝu kiel naivulo sur flugbalailo antaŭ Malfid.”

 

Li estis antaŭĝuanta lerni la flugadon pli ol ion ajn.

 

“Vi ne scias, ke vi fariĝos naivulo,” diris Ron bonsence. “Tamen, kvankam Malfid ĉiam fanfaronas pri tio, ke li elstaras je kvidiĉo, mi vetus, ke tio estas nur blufo.”

 

Malfid certe paroladis multon pri la flugado. Li plendadis laŭte pri tio, ke la unuajaraj ne estas permesataj membriĝi en la Domaj teamoj, kaj liveris longajn kaj fanfaronajn rakontojn, kiuj ŝajne ĉiam finiĝis per lia apenaŭa eskapo de mogloj en helikopteroj. Tamen li ne estis sola: laŭ la diroj de Ŝemus Fingan, li vivis la plejmulton de sia infaneco zumante ĉirkaŭ la kamparoj per sia balastango. Eĉ Ron ofte rakontis, al iu ajn, kiu aŭskultus, pri la fojo, kiam li preskaŭ trafis pendoglisilon rajdante la malnovan stangon de Karlo. Ĉiuj devenantaj de la sorĉantaj familioj paroladis daŭre pri kvidiĉo. Ron jam forte disputis kun Dijn Tomaso, kiu kunloĝis kun ili en la dormejo, pri piedpilko. Ron ne komprenis kiel ajna ludo kapablas eksciti, kiu havas nur solan pilkon kaj ne permesas, ke iu ajn flugu, kaj ne komprenis kial Dijn pendigis surmure afiŝon pri la piedpilka teamo West Ham[27]. Hari unufoje trafis Ron, kiam tiu provis ŝovi la figurojn en la afiŝo, provante sproni ilin al movado.

 

Nevil ankoraŭ neniam sidis sur flugbalailo dum sia vivo pro tio, ke lia avino neniam permesis al li proksimiĝi al iu. Private, Hari agnoskis ke ŝi havis sufiĉan kialon por tio, ĉar Nevil spertis rimarkindan nombron da akcidentoj, eĉ havante ambaŭ piedojn surgrunde.

 

Hermiona Granĝer estis preskaŭ tiel maltrankvila pri la flugado, kiel Nevil. Ĉi tiu estis afero, kiun oni ne povis lerni parkere el libro—kvankam ŝi ja provis. Dum la ĵaŭda matenmanĝo ŝi enuigis ĉiujn ĝis stuporo per aro da sugestoj pri flugado, kiujn ŝi trovis en libro de la lerneja biblioteko, kiu nomiĝis Kvidiĉo tra la Epokoj. Nevil frandis ĉiun vorton, kiun ŝi diris, senespere serĉante ion ajn, kiu poste helpus al li alkroĉi sin al sia balastango, sed ĉiu el la ceteraj tre ĝojis, kiam la alveno de la poŝto interrompis la prelegon de Hermiona.

 

Hari ricevis neniun leteron post la noto de Hagrid, kiun aferon Malfid kompreneble rimarkis rapide. La gufo[28] de Malfid daŭre alportis al li pakaĵojn da dolĉaĵoj dehejme, kiujn li ĝojaĉe malfermis apud la Rampena tablo.

 

Turstrigo alportis al Nevil malgrandan pakaĵon de lia avino. Li malfermis ĝin ekcitite, kaj montris al ili vitran globon je la grandeco de polekso, kiu aspektis kvazaŭ se ĝi estus plena je blanka fumo.

 

“Jen Tutmemorilo!” li klarigis. “Avinjo ja scias, ke mi forgesas la aferojn – ĉi tiu informas al iu, se li forgesis fari ion. Rigardu—oni premtenas ĝin tiel, kaj se ĝi ŝanĝas sian koloron al ruĝo – ho…” Lia vizaĝo velkis, ĉar la Tutmemorilo estis subite ardanta skarlate, “…vi estas forgesinta ion…”

 

Nevil klopodis memori tion, kion li estis forgesinta, kiam Drako Malfid, kiu preterpasis la Oragrifan tablon, ekkaptis la Tutmemorilon de lia mano.

 

Hari kaj Ron saltis surpiede, kvazaŭe atendante kialon por barakti kun Malfid, sed prof. MakGongal, kiu perceptis malpacon pli akre ol iu ajn instruisto de la lernejo, estis tie fulmorapide.

 

“Kio okazas?”

 

“Malfid tenas mian Tutmemorilon, profesorino.”

 

Grimacante Malfid rapide faligis la Tutmemorilon ree sur la tablon.

 

“Nur rigardante,” li diris, kaj ekretiriĝis, kun Krab kaj Klus sekvantaj.

 

Je la tria kaj duono tiun posttagmezon, Hari, Ron, kaj la ceteraj Oragrifaj hastis suben per la antaŭa ŝtuparo kaj sur la terenon por ricevi sian unuan lecionon pri flugado. Estis klare kaj blovis zefiro, kaj la herberoj flagris sub iliaj piedoj, dum ili marŝis laŭ la deklivaj gazonoj al glata ebena tereno situanta en la bieno kontraŭflanke al la prohibata arbaro, kies malhelaj arboj ŝancelis sur la fono de la ĉielo.

 

La Rampenaj jam estis tie, kaj ankaŭ dudek balailoj, kiuj kuŝis nete en vicoj surtere. Hari sciis ke Fredo kaj Georgo Tordeli plendas pri la lernejaj balailoj, dirante, ke iuj el ili ektremus se oni flugus tro alte, aliaj ĉiam drivadas maldekstren.

 

Ilia instruisto, s-ino Viskio, alvenis. Ŝi havis malongajn grizajn harojn, kaj flavajn okulojn, kiel falko.

 

“Nu, por kio ĉiuj atendas?” ŝi bojis. “Ĉiu staru apud balailo. Hop! Rapidu!”

 

Hari ekrigardis suben al sia balailo. Ĝi estis malnova kaj iuj el ĝiaj vergetoj hirtis je strangaj anguloj.

 

“Etendu vian dekstran manon super via balailo,” kriis S-ino Viskio de la antaŭo, “kaj diru ‘Supren’.”

 

“Supren!” ĉiuj kriis.

 

La balailo de Hari saltis tuj en lian manon, sed ĝi estis inter la malmulto, kiu faris tion. Tiu de Hermiona Granĝer simple rulis sin sur la tero, kaj tiu de Nevil tute ne moviĝis. Eble balailoj, kiel ĉevaloj kapablas senti tion, ke oni timas, ekpensis Hari; estis tremeto en la voĉo de Nevil, kiu diris tutklare, ke li preferus lasi siajn piedojn sur la tero.

 

S-ino Viskio tiam montris al ili, kiel suriĝi la balastangon sen forgliti de ĝia fino, kaj ŝi paŝis laŭ la vicoj, korektante la tenon de ĉiu. Plaĉis ege al Hari kaj Ron, kiam ŝi diris al Malfid, ke li estis malĝuste tenante la stangon, evidente dum jaroj…

 

“Nu, kiam mi fajfos, ekpuŝu piede kontraŭ la tero, forte,” diris s-ino Viskio. “Tenu viajn stangojn stabile, supreniri je metro, kaj tiam venu rekte suben per klino iome antaŭa. Ĉe la fajfo – tri – du – ”.

 

Sed Nevil, nervoza kaj incitebla, kaj timante ke li fariĝos postlasita surtere, puŝis forte antaŭ ol la fajfilo tuŝis la lipojn de s-ino Viskio.

 

“Venu reen, knabo!” ŝi kriis, sed Nevil altiĝis rekte supren tiel, kiel korko sin pafas el botelo – kvar metrojn, sep metrojn. Hari vidis lian timigatan, blankan, vizaĝon rigardi suben al la forfalanta tero, vidis kiam li singulte glitis flanken el la stango kaj –

 

“PUM!” – batbruo kaj terura krako eksonis, kaj Nevil sterniĝis velke sur la herbaro, la vizaĝo surtere. Lia balailo ankoraŭ altiĝis supren, supren, kaj komencis drivi laceme kontraŭ la prohibata arbaro, kaj preterviden.

 

S-ino Viskio kliniĝis super Nevil, ŝia vizaĝo tiel blanka, kiel lia.

 

“Rompita pojno,” Hari aŭdis ŝin murmuri. “Eku, knabo – vi bonfartos, supren por vi.”

 

Ŝi turniĝis al la cetero de la klaso.

 

“Neniu el vi ekmovu, dum mi alprenas tiun knabon al la alo hospitala. Vi lasu tiujn balailojn kie ili estas, aŭ vi forestos de Porkalo antaŭ ol vi povas diri ‘kvidiĉo’. Venu, karulo.”

 

Nevil, lia vizaĝo striata pro ploro, kaj tenante sian manradikon, forlamis kun s-ino Viskio, kiu apogis lin perbrake.

 

Ĝuste kiam ili foriris preter aŭdatingo, Malfid eruptis pro ridegoj.

 

“Ĉu vi vidis lian vizaĝon? Kia stulta maso li estas!

 

La aliaj Rampenaj akordis.

 

“Haltigu la buŝon, Malfid,” knalis Parvati Patil.

 

“Huu, subtenanta la Longejon, ĉu?” diris Panzi Parkinson, durvizaĝa Rampenina. “Mi ne atendus tion, ke vi ŝatus plumpajn plorantajn bebojn, Parvati.”

 

“Rigardu!” diris Malfid, sagante antaŭen, kaj ekkaptante ion el la herbo. “Estas tiu stulta afero, sendita de la longeja avino.”

 

La Tutmemorilo briletis pro la suno, dum li tenis ĝin alte.

 

“Donu ĝin ĉi tie, Malfid,” diris Hari mallaŭte. Ĉiu ekhaltis por atenti tion.

 

Malfid ridetis malice.

 

“Mi supozas, ke mi lasos ĝin ie, kie Longejo povas trovi ĝin – ekzemple – je pinto de arbaro?”

 

“Donu ĝin ĉi tie!” Hari bojis, sed Malfid estis jam saltinta sur sian balastangon, kaj elteriĝinta. Li ne estis mensoginta pri tio. Li ja flugas bonege. Ŝvebante je nivelo de la plej altaj branĉoj de kverko li vokis, “Venu, kaj ekprenu ĝin, Potter!”

 

Hari ekprenis sian balailon.

 

Ne!” kriis Hermiona Granĝer. “Sinjorino Viskio ordonis, ke neniu moviĝu – vi embarasos nin ĉiujn.”

 

Hari ignoris ŝin. Batis la sango en liaj oreloj. Li suriĝis sur sian balailon kaj piedbatis forte kontraŭ la tero, kaj supren, supren li soris; la aero blovegis tra liajn harojn, kaj lia robo vipis flanken post li – kaj kun vervo de arda ĝuego li eksciis, ke li ĵus trovis ion, kiun li kapablas sen instruo – tiu ĉi estas facila, ĉi tiu estas mirinda. Li tiris sian stangon iome supren por altigi ĝin plie, kaj aŭdis kriojn kaj singultojn de knabinoj malantaŭ si surtere, kaj admirantan ĝojkrion de Ron.

 

Li turnis sian stangon akute por fronti Malfid enaere. Malfid aspektis mirfrapate.

 

“Donu ĝin ĉi tie,” Hari vokis, “alie mi frapos vin de sur tiun balailon.”

 

“Ho, ja?” diris Malfid, provante ridaĉi, sed aspektante konsternate.

 

Hari konis, iel, kion fari. Li kliniĝis antaŭen kaj kroĉis la stangon forte ambaŭmane, kaj ĝi pafiĝis kontraŭ Malfid kiel ĵetlanco. Malfid nur ĵus ekturnis sin por eskapi. Hari manovris akutan returniĝon, kaj tiris la balailon stabile. Iuj sur la tero aplaŭdis.

 

“Ĉisupre mankas Krab kaj Klus por savi al vi la felon, Malfid,” Hari diris.

 

La sama penso evidente ankaŭ frapis je Malfid.

 

“Do kaptu ĝin, se vi povas!” li bojis, kaj li ĵetis la vitran bulon alte supren, kaj pafis sin reen kontraŭ la tero.

 

Hari vidis, kvazaŭ la tempo malrapidiĝis, la bulon altiĝi supren kaj ekfali. Li klinis sin antaŭen kaj stiris sian stangon malsupren– tuj li akcelis en kruta plonĝo, ĉasante la bulon – la vento fajfante en liaj oreloj, inter la ŝrikoj de la rigardantoj – li etendis sian manon – je duonmetro super la tero li ekkaptis ĝin, ĝustatempe por tiri la stangon rekten, kaj li rulfalis malpeze sur la gazonon kun la Tutmemorilo kroĉita sekure en lia pugno.

 

“HARI POTTER!”

 

Lia humoro falis pli rapide ol kiel li ĵus plonĝis. Profesorino MakGongal kuris kontraŭ ili. Li surpiediĝis tremante.

 

Neniam – dum mia tuta tempo ĉe Porkalo – “

 

Prof. MakGongal pro ŝoko apenaŭ povis paroli, kaj ŝiaj okulvitroj fulmobrilis kolerege, “ – kiel vi aŭdacis tion – vi riskis rompi al si la kolon – ”

 

“Li ne kulpis, profesorino – ”

 

“Silentu, sinjorino Patil – ”

 

“Sed, Malfid – ”

 

“Tio sufiĉas, sinjoro Tordeli. Potter, sekvu min, tuj.”

 

Hari vidis la triumfajn vizaĝojn de Malfid, Krab, kaj Klus dum li foriris, paŝante sensente, kvazaŭ trenata de Prof. MakGongal, dum ŝi marŝis kontraŭ la kastelo. Li eksiĝos; tio certas. Li volis diri ion por defendi sin, sed lia voĉo kurioze difektiĝis. Profesorino MakGongal glitadis antaŭen sen ajna rigardo al li; li devis troti por resti kune. Nu, tio finigis la aferon. Li eĉ ne daŭris du semajnojn. Li estos pakanta siajn kofrojn post dek minutoj. Kion la familio Dursli ekpensus, se li eltroviĝus sur la perono?

 

Supren per la antaŭa ŝtuparo, supren per la marmora ŝtuparo en la vestiblo, kaj ankoraŭ Prof. MakGongal estis dirinta neniun vorton al li. Ŝi abrupte malfermis ĉiun pordon, kaj marŝis laŭ la koridoroj dum Hari trotis mizere poste. Eble ŝi alprenos lin al Zomburdo. Li pensis pri Hagrid, eksigita, sed permesata resti tie kiel pordisto. Ĉu eble li povas fariĝi la helpanto de Hagrid? Lia stomako tordiĝis dum li imagis tion, ke Ron kaj la ceteraj fariĝos sorĉistoj dum li alrigardos pezpaŝante ĉirkaŭ la tereno kaj portante la valizon de Hagrid.

 

Prof. MakGongal ekhaltis ekster klasĉambro. Ŝi malfermis la pordon kaj metis sian kapon internen.

 

“Pardonu min, profesoro Flirtmeĉo, ĉu vi konsentus, ke me pruntu Arbon momente?”

 

Arbo? pensis Hari konfuzita; ĉu Arbo[29] estas bastono, kiun ŝi intencas uzi sur li?

 

Tamen, Arbo aperis kiel homo, solidkorpa kvinajara[30] knabo, kiu venis el la klaso de Flirtmeĉo evidente konfuzata.

 

“Sekvu min, ambaŭ el vi,” diris Prof. MakGongal, kaj ili marŝis denove laŭ la koridoro, Arbo rigardante al Hari scivoleme.

 

“Ĉi tien.”

 

Prof. MakGongal direktis ilin en klasĉambron, kie estis neniu, krom Ĝenozo, kiu okupiĝis pri skribado de maldecaj vortoj sur la kretotabulo.

 

“Eksteren, Ĝenozo!” ŝi bojis. Ĝenozo ĵetis la kreteron en rubujon, kiu sonoris laŭte, kaj blasfemante pafis sin eksteren. Profesorino MakGongal plaŭdfermis la pordon post li, kaj turnis por alfronti la du knabojn.

 

“Potter, ĉi tiu estas Olivero Arbo. Arbo – mi eltrovis serĉiston por vi.”

 

La mieno de Arbo ŝanĝiĝis de konfuzata al ĝoja.

 

“Ĉu vere, profesorino?”

 

“Absolute,” diris Prof. MakGongal vigle. “La knabo naskiĝis por tio. Mi neniam vidis ion similan. Ĉu estis via unua fojo sur flugbalailo, Potter?”

 

Hari kapjesis silente. Li ne povis imagi tion, kio okazas, sed li evidente ne estas eksigota, kaj parto de la sento ekrevenis al liaj kruroj.

 

“Li kaptis tiun aferon permane post plonĝo je dudek metroj,” Prof. MakGongal rakontis al Arbo. “Eĉ ne skrapvundis sin. Karlo Tordeli ne kapablis tian.”

 

Arbo nun aspektis kvazaŭ ĉiuj el liaj revoj realiĝis samtempe.

 

“Ĉu vi iam spektis kvidiĉmatĉon, Potter?” li demandis ekscitate.

 

“Arbo estas la estro de la Oragrifa teamo,” Prof. MakGongal klarigis.

 

“Li ankaŭ havas la ĝustan figuron por serĉisto,” diris Arbo, nun paŝante ĉirkaŭ Hari, kaj ekzamenante lin. “Svelta – rapida – ni devas aranĝi por li taŭgan balailon, profesorino – Nimbuso 2000 aŭ [31]Plen-Balao 7, mi juĝus.”

 

“Mi diskutos kun profesoro Zomburdo pri tio, se ni povas escepti lin el la regulo pri unuajaraj. Laŭ ĉielo, ni bezonas pli bonan teamon, ol tiu de la pasinta jaro. Glatigataj ni estis dum tiu lasta matĉo fare de Rampeno, mi ne povis fronti la vizaĝon de Severus Snejp dum semajnoj…”

 

Prof. MakGongal fiksrigardis super siaj olkulvitoj al Hari.

 

“Mi volas priaŭdi, ke vi vigle ekzerzas vin, Potter, alie mi povas ŝanĝi mian decidon pri puno por vi.”

 

Tiam subite ŝi ridetis.

 

“Via patro fierus pro tio,” ŝi diris. “Li estis mem elstara ludanto de kvidiĉo.”

 

*   *   *   *

 

“Vi blagas.”

 

Ili vespermanĝis. Hari ĵus finis sian rakonton al Ron pri kio okazis, post kiam li eliris el la tereno kun Prof. MakGongal. Ron tenis pecon da bifstek-kaj-rena pasteĉo duone en la buŝo, sed li estis tute forgesinta pri tio.

 

Serĉisto?” li diris. Sed unuajaraj neniam – vi devas esti la plej juna Domteamano ekde –”

 

“ – jarcento,” diris Hari ŝovelante pasteĉon en sian buŝon. Li aparte malsatis post la ekscitaĵoj de la posttagmezo. “Arbo informis min pri tio.”

 

Ron sentis tiom da miro, da estimo, ke li nur sidis kaj gapis al Hari.



  

© helpiks.su При использовании или копировании материалов прямая ссылка на сайт обязательна.