|
|||
ALBUS ZOMBURDO 1 страницаNUNTEMPA LERNEJESTRO DE PORKALO
Taksata de multaj kiel la plej eminenta sorĉisto de la nuna epoko, Zomburdo estas aparte fama pro sia venko super la Mava sorĉisto Grindelvald en 1945, pro la eltrovo de la dek du utiloj de draka sango, kaj pro sia laboro pri alĥemio kun sia kolego, Nikolao Flamel. Profesoro Zomburdo ŝatas ĉambromuzikon, kaj kegloludon.
Hari renversis la karton denove kaj vidis mirante, ke la vizaĝo de Zomburdo estis malaperinta.
“Li estas for!”
“Nu, vi certe ne kredas, ke li restas senokupa la tutan tagon tie,” diris Ron. “Li revenos. Ho ne, mi ekhavis Morgana denove, kaj mi jam havas ses ekzemplerojn de ŝi… ĉu vi dezirus ĝin? Vi povus komenci kolekton.”
La okuloj de Ron vagis al la amaso da Ĉokoladaj Ranoj, kiu atendis malpakadon.
“Bonvolu,” diris Hari. Tamen, en la — komprenu — mogla mondo, la homoj simple restas senmove en la fotoj.”
“Vere? Kio, ili tute ne moviĝas?” Ron aspektis mirfrapite. “Strange!”
Hari fiksrigardis dum Zomburdo krablis reen en la bildon sur lia karto, kaj donis al li malgrandan rideton. Ron pli interesis manĝi la ranojn ol rigardi la Famajn Gesorĉistajn Kartojn, sed Hari ne povis eltiri siajn okulojn de ili. Li baldaŭ havis ne nur Zomburdon kaj Morganan, sed ankaŭ Hengist de Vudkroft, Alberik Grunio, Circo, Paracelco, kaj Merlino. Li fine tiris siajn okulojn for de la Druidino Kliodna, kiu estis gratanta sian nazon, por malfermi saketon da Berĉjo Boc’ Ĉiagustaj Ĵeleeroj.
“Vi devas atenti pri tiuj,” Ron avertis al Hari. “Kiam oni diras ĉiagusta, tio signifas ĉia gusto — komprenu, vi havas ĉiujn el la ordinaraj, kiaj ĉokolada kaj pipromenta kaj marmelada, sed vi plue povas trafi spinacon kaj hepataĵon kaj tripon. Georgo opinias, ke li unufoje havis unu kun la gusto de mukaĉo.”
Ron prenis verdan ĵeleeron, rigardis ĝin zorgeme, kaj mordetis ĝin ĉe la fino.
“Fui! — jen burĝonbrasiko! Ĉu klare?”
Ili pasis gajan tempon manĝante la Ĉiagustajn Ĵeleerojn. Hari havis rostpanan, kokosan, fazeolaĵan, fragan, karean, herban, kafan, sardinan, kaj estis eĉ sufiĉe kuraĝa por mordeti la finon de stranga griza, kiun Ron ne volis tuŝi, kaj kiu montriĝis kiel pipro.
La kamparo, kiu nun flugis preter la fenestro, fariĝis pli sovaĝa. La netaj kampoj estis for. Nun vidiĝis arbaroj, tordaj riveroj, kaj mallumaj verdaj montetoj.
Frapo aŭdiĝis ĉe la pordo de ilia kupeo, kaj la rondvizaĝa knabo, kiun Hari preterpasis sur kajo naŭ kaj tri kvaronoj, eniris. Li aspektis ploreme.
“Pardonu,” li diris, “sed ĉu vi vidis bufon ie ajn?”
Kiam ili kapneis, li ululis, “Mi perdis lin! Li daŭre eskapas de mi!”
“Li reaperos,” diris Hari.
“Jes,” diris la knabo mizere. “Nu, se vi vidos lin…”
Kaj li foriris.
“Mi ne komprenas, kial li estas tiel ĉagrenata,” diris Ron. “Se mi estus portanta bufon, mi perdus ĝin kiel eble plej rapide. Tamen, mi kunportas Skabron, do mi ne rajtas kritiki.”
La rato ankoraŭ dormetis sur la sino de Ron.
“Li povus morti, kaj oni ne rimarkus ŝanĝon,” diris Ron abomene. “Mi provis ŝanĝi lin flava, tiel ke li estu pli interesa, sed la sorĉo ne sukcesis. Mi montros ĝin al vi, rigardu…”
Li fosis en sia kofro kaj eltiris tre uzdifektitan vergon. Ĝi havis breĉetojn kelkloke, kaj io blanka glimbrilis ĉe la pinto.
“La unikorno haro preskaŭ elstaras. Tamen —”
Li estis ĵus levinta sian vergon kiam la kupea pordo denove glitis flanken. La senbufa knabo estis reveninta, sed tiufoje li havis knabino kun si. Ŝi jam portis siajn novajn porkalajn robojn.
“Ĉu iu ajn vidis bufon? Nevil perdis unu,” ŝi diris. Ŝi havis ĉefeman parolmanieron, dikan brunan hararon, kaj sufiĉe grandajn antaŭajn dentojn.
“Ni jam diris al li, ke ni ne vidis ĝin,” diris Ron, sed la knabino ne aŭskultis, ŝi rigardis la vergon en lia mano.
“Ho, vi faras magion? Do, montru nin.”
Ŝi sidiĝis. Ron aspektis konsternite.
“E — bone.”
Li klarigis la voĉon per tuseto.
Sunlumo, lekanto, buter’, estu brava La stultan raton ekŝanĝu flava.
Li svingis la vergon, sed nenio okazis. Skabro restis griza kaj profunde dormanta.
“Ĉu vi certas, ke tio estas vera sorĉo?” diris la knabino. “Nu, tio ne estas tre bona, ĉu? Mi jam provis kelkajn facilajn sorĉojn kiel ekzercon, kaj ĉio sukcesis por mi. Neniu en mia familio havas ajnan magion, ĝi estis vera surprizo, kiam mi ricevis mian leteron, sed kompreneble mi estis tiel feliĉa, fakte ĝi estas la plej bona lernejo por magio, kio ekzistas, oni diras — mi jam lernis ĉiujn el niaj kurs-libroj parkere, kompreneble, mi nur esperas, ke tio sufiĉas — aliflanke, mi nomiĝas Hermiona Granĝer, kiuj estas vi?”
Ŝi diris la tuton tre rapide.
Hari rigardis al Ron kaj konsoliĝis, vidante per ties mirfrapita mieno, ke ankaŭ li ne lernis ĉiun kurslibron parkere.
“Mi estas Ron Tordeli,” Ron murmuris.
“Hari Potter,” diris Hari.
“Ĉu vere?” diris Hermiona. “Mi scias ĉion pri vi, kompreneble — mi ekhavis kelkajn ekstrajn librojn por fona studado, kaj vi estas en Moderna Magia Historio kaj La Kresko kaj Falo de la Mavaj Lertoj kaj Ĉefaj Sorĉistaj Eventoj de la Dudeka Jarcento.” “Mi? Ĉu vere?” diris Hari, sentante sin stupora.
“Ĉu vere, ĉu vi ne sciis, mi eltrovus ĉion, kion mi povus, se estus mi,” diris Hermiona. “Ĉu iu el vi scias en kiu Domo vi estos? Mi jam demandis ĉirkaŭe, kaj mi esperas, ke mi estos en Oragrifo, tio ŝajne estas la plej bona je multo; oni diras, ke Zomburdo mem estis en ĝi, sed mi supozas, ke Korakungo ne estus malbona….tamen, ni devas iri por elserĉi la bufon de Nevil. Vi ambaŭ devas ŝanĝi, fakte, mi supozas, ke ni baldaŭ alvenos tie.”
Kaj ŝi foriris, prenante kun si la senbufan knabon.
“En kiu ajn Domo mi estos, mi esperos, ke ŝi ne estos en la sama,” diris Ron. Li ĵetis sian vergon ree en sian kofron. “Stulta sorĉo — Georgo donis ĝin al mi, sendube li sciis, ke ĝi estas senutila.”
“En kiu Domo estas viaj fratoj?” demandis Hari.
“Oragrifo,” diris Ron. Malgajo malklarigis lian vizaĝon denove. “Panjo kaj Paĉjo ankaŭ estis en ĝi. Mi ne scias, kion ili diros, se mi ne estos tie. Mi supozas, ke eĉ Korakungo estus ne tiel malbone, sed imagu, ke oni metus min en Rampeno.”
“Ĉu tiu estas la Domo en kiu estis Vol—, mi volas diri, Vi-Scias-Kiu?”
“Jes,” diris Ron. Li ĵetis sin reen en la sidejo, kaj aspektis deprimate.
“Fakte, ŝajnas al mi, ke la vangharpintoj de Skabro aspektas iomete pli hele,” diris Hari, provante distri Ron de pensoj pri la Domoj. “Do, kion faris viaj pli aĝaj fratoj post kiam ili finis, fakte?”
Hari scivolis, kion faras sorĉisto, kiu jam finis sian edukon.
“Karlo estas en Rumanio studante drakojn, kaj Vilĉjo estas en Afriko pro afero de Gajngotoj,” diris Ron. “Ĉu vi aŭdis pri Gajngotoj? La novaĵoj kovras la paĝojn de la Ĵurnalo Profeta, sed mi ne supozas, ke vi aŭdis pri tio ĉe la mogloj — iu provis prirabi altsekuran ŝloskelon.”
Hari gapis.
“Ĉu vere? Kio okazis al ili?”
“Nenio, pro tio ĝi estas grava novaĵo. Oni ne kaptis ilin. Mia paĉjo diris, ke nur fortega Mava sorĉisto povus breĉi Gajngotojn, sed oni ne kredas, ke ili prenis ion, kaj tio estas la strangaĵo. Kompreneble, ĉiuj konsternas pro tia afero, okaze, ke Vi-Scias-Kiu instigis tion.”
Hari cerbumis pri la novaĵo. Li komencis sperti pikon de timo, iam ajn li aŭdis mencion de Vi-Scias-Kiu. Li supozis, ke tio estis esenca parto de la eniro en la magian mondon, sed al li estis pli konvene simple diri “Voldemorto” senzorge.
“Kiu estas via kvidiĉa teamo?” Ron demandis.
“E — mi ne konas ajnan,” Hari konfesis.
“Kio!” Ron aspektis mirfrapite. “Ho, nur atendu, tio estas la plej bona ludo en la mondo —” Kaj li ekis, klarigante ĉion pri la kvar pilkoj kaj la roloj de la ludantoj, rakontante pri la famaj ludoj, kiujn li ĉeestis kun siaj fratoj, kaj pri la balailo, kiun li volus akiri, se li povus ekhavi la monon. Li ĵus komencis klarigi al Hari pri la nuancoj de la ludo, kiam la kupea pordo glitis denove malferme, sed tiam, tiu estis nek Nevil la senbufa knabo, nek Hermiona Granĝer.
Tri knaboj eniris, kaj Hari tuj rekonis tiun en la mezo: li estis la pala knabo ĉe la roba butiko de s-ino Malkin. Li nun rigardis Hari kun pli da intereso ol li montris tie en Diagon’ Aleo.
“Ĉu estas la vero?” li diris. “Oni diras ĉie en la trajno, ke Hari Potter estas en ĉi tiu kupeo. Do, estas vi, ĉu ne?”
“Jes,” diris Hari. Li rigardis la aliajn knabojn. Ambaŭ estis kompaktaj, kaj aspektis ege kruele. Starante ĉe la flankoj de la pala knabo, ili ŝajnis kiel liaj gardistoj.
“Ho, tiu estas Krab kaj tiu estas Klus,” diris la pala knabo senzorge, rimarkante kie Hari rigardis. “Kaj mi nomiĝas Malfid, Drako Malfid.”
Ron tusetis, kio eble kaŝis subridaĉon. Drako Malfid rigardis al li.
“Ĉu vi trovas la nomon amuza? Ne necesas demandi, kiu vi estas. Mia patro diris al mi, ke ĉiuj Tordelioj havas ruĝajn harojn, lentugojn, kaj pliajn idojn ol ili kapablas vivteni.”
Li returniĝis al Hari. “Vi baldaŭ ekscios, ke kelkaj sorĉistaj familioj estas ege pli bonaj ol aliaj, Potter. Vi ne profitos de amikoj el la netaŭga gento. Mi povos helpi vin en tia afero.”
Li etendis sian manon por premi tiun de Hari, sed Hari ne akceptis ĝin.
“Mi kredas, ke mi kapablas senhelpe rekoni la netaŭgan genton,” li diris frostece.
Drako Malfid ne fariĝis ruĝa, sed roza tono aperis sur liaj palaj vangoj.
“Mi agus pli zorgeme, se mi estus vi, Potter,” li diris malrapide. “Se vi ne estos iom pli ĝentila, vi trafos la saman finon, kiel viaj gepatroj. Ili ankaŭ ne komprenis rekoni la plibonan. Se vi ariĝas kun sentaŭguloj kiel la Tordelioj kaj tiu Hagrid, vi descendos al tia nivelo.”
Hari kaj Ron ambaŭ stariĝis.
“Ripetu tion,” Ron diris, kun vizaĝo tiel ruĝa, kiel siaj haroj.
“Ho, vi intencas lukti kun ni, ĉu ne?” Malfid ridaĉis.
“Jes, krom se vi eliros tuj,” diris Hari pli kuraĝe ol li sentis, ĉar Krab kaj Klus estis multe pli grandaj ol li aŭ Ron.
“Sed ni ne deziras foriri, ĉu prave, knaboj? Ni jam manĝis ĉion el nia manĝaĵo, kaj vi ankoraŭ havas iom.”
Klus etendis la manon al la Ĉokoladaj Ranoj apud Ron — Ron saltis antaŭen, sed antaŭ ol li eĉ tuŝis lin, Klus ekkriis terure.
Skabro la rato pendis de lia fingro, kun siaj akraj etaj dentoj profunde eniĝintaj en lia fingrartiko — Krab kaj Malfid paŝis malantaŭen dum Klus hurlante svingis Skabron ĉirkaŭe, ĉirkaŭe, kaj kiam Skabro finfine ĵetiĝis for kaj trafis la fenestron, la tri el ili malaperis tuj. Eble ili supozis, ke pluaj ratoj kaŭris inter la dolĉaĵoj, aŭ eble ili aŭdis paŝojn, ĉar post sekundo Hermiona Granĝer eniris.
“Kio okazis ĉi tie?” ŝi demandis, rigardante la dolĉaĵojn disigitajn sur la planko kaj al Ron, kiu levis Skabron per ties vosto.
“Ŝajne li estas senkonscia pro la bato,” Ron diris al Hari. Li rigardis Skabron pli zorgeme. “Ne — mi ne kredas tion — li denove ekdormis.”
Kaj tiel li ja faris.
“Vi jam konatiĝis kun Malfid?”
Hari rakontis pri ilia renkonto en Diagon’ Aleo.
“Mi aŭdis pri lia familio,” diris Ron grave. “Ili estis inter la unuaj, kiuj realiĝis al ni post kiam Vi-Scias-Kiu malaperis. Ili asertis, ke ili estis sorĉitaj. Mia paĉjo ne kredas tion. Li diris, ke la patro de Malfid ne bezonis pretekston por alligi sin al la Mava Povo.” Li turniĝis al Hermiona. “Ĉu ni povus helpi vin por io?”
“Vi devas hasti kaj surmeti viajn robojn, mi ĵus petis informon de la konduktoro, kaj li diris, ke ni baldaŭ alvenos tie. Vi ne estas luktintaj, ĉu? Vi estos en embaraso antaŭ ol ni alvenos tie!”
“Skabro luktis, ne ni,” diris Ron, grimacante al ŝi. Ĉu vi bonvolus foriri dum ni ŝanĝas la vestojn?”
“Bone — mi nur eniris ĉi tie, ĉar ekstere la homoj kondutas tre infanece, kurante tie kaj ĉi tie laŭ la koridoroj,” diris Hermiona per indigneta voĉo. “Cetere vi havas makulon sur la nazo, ĉu vi sciis tion?”
Ron kolere rigardis ŝin dum ŝi foriris. Hari rigardis el la fenestro. Noktiĝis. Li povis vidi montojn kaj arbarojn sub malhela, purpura ĉielo. La trajno ja ŝajne malakcelis.
Li kaj Ron demetis siajn jakojn kaj surmetis siajn longajn, nigrajn robojn. Tiu de Ron estis iom tro mallonga por li, oni povis vidi liajn tolŝuojn sub ĝi.
Voĉo eĥis tra la trajno: “Ni atingos Porkalon post kvin minutoj. Bonvolu lasi viajn pakaĵojn sur la trajno, tiuj estos aparte prenataj al la lernejo.”
La stomako de Hari tordiĝis pro nervoj kaj li rimarkis, ke Ron aspektis pale sub la lentugoj. Ili plenŝtopis siajn poŝojn per la restaĵo de la dolĉaĵoj kaj kuniĝis kun la homamaso en la koridoro.
La trajno malrapidiĝis kaj finfine haltis. Homoj puŝe malfermis al si vojon ĝis la pordo kaj eksteren al eta malluma kajo. Hari skuetis sin pro la malvarma, nokta aero. Tiam lampo venis balancante super la kapoj de la studentoj, kaj Hari aŭdis konatan voĉon: “Unu’jaraj! Unu’jaraj ĉi tie! Ĉu bone, ’Ari?”
La granda harplena vizaĝo de Hagrid ĝojbrilis super la maro de kapoj.
“Venu, sekvu min — ĉu pli da unu’jaraj? Zorgu, r’gardu la voj’n! Unu’jaraj sekvu min!”
Glitante kaj stumblante, ili sekvis Hagrid laŭ vojo, kiu ŝajne estis dekliva, mallarĝa pado. Estis ege mallume ĉe la flankoj, kaj Hari supozis, ke densaj arbaroj devis esti tie. Neniu parolis multe. Nevil, la knabo kiu perdadis sian bufon, snufis kelkfoje.
“Vi ’avos vi’n unuan vidon de Porkalo post nura s’kundo,” Hagrid vokis super la ŝultron, “Nur post ĉi tiu kurbo.”
Aŭdiĝis laŭta “Haaa!”
La mallarĝa pado ĵus malfermiĝis ĉe la rando de granda, nigra lago. Tronante sur alta monto ĉe la transa bordo, kun fenestroj briletantaj sur la fono de stelplena ĉielo, estis vasta kastelo havanta sennombrajn turojn.
“Ne ŝarĝu boaton per pli ol kvar!” Hagrid vokis, montrante floton da malgrandaj boatoj flosantaj apud la bordo. Nevil kaj Hermiona sekvis Hari kaj Ron en ilian boaton.
“Ĉu ĉiu estes surŝipe?” kriis Hagrid, kiu havis sian propran boaton. “Ĝuste, nun — ANTAŬEN!”
Kaj ĉiu el la etaj boatoj moviĝis samtempe, glitante trans la lago, kiu estis glata kiel vitro. Ĉiu silentis, rigardante supren al la granda kastelo. Ĝi imponis super ili dum ili veturis pli kaj pli proksime al la klifo sur kiu ĝi staris.
“Kapoj m’lsupren!” kriis Hagrid kiam la unuaj boatoj atingis la klifon; ili ĉiuj klinis siajn kapojn kaj la ŝipetoj portis ilin tra vualo de hedero, kiu kaŝis larĝan malfermaĵon en la fundo de la klifo. Ili veturis tra la malluma tunelo, kiu ŝajne kondukis ilin rekte sub la kastelon, ĝis kiam ili atingis specon de subtera haveno, kie ili elgrimpis sur ŝtonojn kaj gruzerojn.
“ ‘Oj, vi tie! Ĉu tiu ĉi estes via bufo?” diris Hagrid, kiu kontrolis la boatojn dum la homoj eliris ilin.
“Trevor!” kriis Nevil ĝoje, etendante siajn manojn. Tiam ili grimpis pasejon tra la roko, sekvante la lanternon de Hagrid, alvenante finfine ĉe glata humida gazono ĝuste en la ombro de la kastelo.
Ili supreniris ŝtonan ŝtuparon kaj amasiĝis ĉirkaŭ la ega, kverka ĉefpordo.
“Ĉu ĉiuj estes kune? Vi tie, ĉu vi ’nkoraŭ ’aves vi’n bufon?”
Tiam Hagrid levis gigantan pugnon kaj frapis trifoje sur la kastela pordo.
Ĉapitro sep La Ordiga Ĉapelo
La pordo malfermis grumble. Alta, nigrahara sorĉistino staris tie, vestita en smeraldkolora talaro. Ŝi grave mienis, kaj Hari ekpensis, ke oni tiun virinon prefere ne kontraǔas.
“La un’ajaraj, profesorino MakGongal,” diris Hagrid.
“Dankon, Hagrid. Mi nun kondukos ilin.”
Ŝi tiris la pordon plene malferman. La vestiblo estis sufiĉe granda por enhavi la tutan domon de la familio Dursli. La ŝtonaj muroj lumiĝis per flagrantaj torĉoj, kiel tiuj de Gajngotoj, dum la plafono obskuriĝis alte supren en la mallumo. Antaǔ ili sterniĝis majesta marmora ŝtuparo al la supraj etaĝoj.
Ili sekvis prof. MakGongal trans la ŝtontegita planko. Hari sentis la murmuron fare de centoj da voĉoj el pordo dekstre de li – supozeble la restaĵo de la studentoj jam estas tie – sed prof. MakGongal kondukis la unuajarajn en malgrandan neokupitan ĉambron apud la koridoro. Ili premis sin ene, starante eĉ pli kompakte ol ili normale farus, kaj serĉrigardis nervoze ĉirkaǔ ilin.
“Bonvenon en Porkalo,” diris prof. MakGongal. “La semestrokomenca bankedo baldaǔ okazos, sed antaǔ ol vi sidiĝos en la Granda Halo, vi fariĝos ordigataj en viajn Domojn. La Ordiga Ceremonio tre, tre gravas, ĉar dum via tempo ĉi tie, via Domo fariĝos kvazaǔ via familio en Porkalo. Vi prenos viajn klasojn kun viaj samdomanoj, dormos en la dormejoj de via Domo, kaj libertempe distriĝos vin en ĝia komuna ĉambro.”
“La kvar Domoj nomiĝas Oragrifo, Hupopufo, Korakungo, kaj Rampeno. Ĉiu Domo havas sian noblan historion, kaj ĉiu estas produktinta elstarajn gesorĉistojn. Dum vi ĉeestas Porkalon, viaj venkoj gajnos poentojn por via Domo. Kontraǔe, ĉiu rompo de la reguloj perdigos poentojn de via Domo. Al la jarfino oni premios la Dompokalon al la Domo, kiu posedas la plejmulton da poentoj. Tiu estas tre granda honoro. Mi esperos, ke ĉiu el vi gajnos laǔdon por sia estonta Domo.”
“La Ordiga Ceremonio okazos post kelkaj momentoj antaǔ la cetero de la Akademio. Mi sugestus, ke vi netigu vin kiel eble dum vi atendas.”
Ŝia rigardo paǔzis ĉe la mantelo de Nevil, agrafita sub lia maldeksta orelo. Hari nervoze provis glatigi siajn harojn.
“Mi revenos kiam ni estos pretaj por vi,” diris prof. MakGongal. “Bonvolu atendi silente ĉi tie.”
Ŝi eliris la ĉambron. Hari glutis.
“Precize kiamaniere oni ordigos nin en Domojn?” li demandis al Ron.
“Speco de provo, mi supozas. Fredo diris, ke ĝi multe doloras, sed li ŝercis, laǔ mia suspekto.” La koro de Hari terure ekbategis. Provo? Antaǔ la tuta studentaro? Sed li jam kapablis neniom da magio – kion subĉiele oni postulos de li? Li neniam anticipis ion similan tuj post la alveno! Li ĉirkaǔrigardis ĉagrene, kaj rimarkis, ke ĉiuj aliaj ankaǔ teruriĝas. Neniu multe parolis, escepte de Hermiona Granĝer, kiu flustris rapide pri la multo da sorĉaĵoj, kiujn ŝi jam lernis, kaj sin demandis, kiun inter ili ŝi bezonos. Hari penis ne aǔskulti al ŝi. Li neniam tiel ĉagrenis, neniam, eĉ kiam li devis liveri hejmen al la ges-roj Dursli raporton fare de la lernejo, ke li iele kolorigis blue la perukon de sia instruistino. Li fiksrigardis la pordon. Iumomente prof. MakGongal revenos, kaj alprenos lin al lia fatalo.
Tiam okazis io, kiu eksaltigis lin alte je duona metro super la planko – malantaǔ li kelkaj geknaboj ekŝrikis.
“Do kio!”
Li anhelis. Simile al ĉiuj ĉirkaǔe. Dudeko da fantomoj ĵus fluis tra malantaǔan muron. Perloblankaj kaj iom diafanaj, ili glitadis trans la ĉambron, parolante kune, kaj apenaǔ rigardante la unuajarajn. Ŝajne ili disputis ion. Iu, kiu similis dikan monaĥon, diradis “Pardoni kaj forgesi, laǔ mi. Ni devas doni al li alian ŝancon.”
“Mia kara Monaĥo, ĉu ni ne donis al Ĝenozo jam tiom da ŝancoj, kiom li rajtas? Li fifamigas nin ĉiujn, kaj pensu, li eĉ ne estas vera fantomo. Diru, kion vi ĉiuj faras ĉi tie?”
Fantomo vestita per krispo kaj ŝtrumpoj ekrimarkis la unuajarajn. Neniu respondis.
“Novaj studentoj!” ekdiris la Dika Monaĥo, ridante ĉirkaǔe al ili. “Baldaǔ Ordigotaj, mi supozas?”
Iuj kapjesis mute.
“Mi esperas vidi vin en Hupopufo!” diris la Monaĥo. “Mia eksa Domo, sciu.”
“Preteriru, nun,” diris akra voĉo, “La Ordiga Ceremonio nun komenciĝos.”
Prof. MakGongal estis reveninta. Po unu, la fantomoj forŝvebis tra la kontraǔan muron.
“Nun viciĝu,” prof. MakGongal ordonis al la unuajaraj, “Kaj sekvu min.”
Kun stranga sento, kiel liaj kruroj ĵus fariĝis elplumbaj, Hari viciĝis post sablohara knabo, Ron sekvis, kaj ili marŝis el la ĉambro, ree trans la koridoron, tra duoblajn pordojn, kaj en la Grandan Halon.
Hari neniom eĉ imagis tiel strangan kaj bonegan lokon. Ĝi lumiĝis per milmiloj da kandeloj, kiuj pendis enaere super kvar longaj tabloj, kie la cetero de la studentoj sidis. Tiuj tabloj estis primetitaj kun brilantaj oraj teleroj kaj pokaloj. Ĉe la antaŭo de la halo sterniĝis alia longa tablo, kie sidis la instruistoj.
Prof. MakGongal direktis la unuajarajn, tiel ke ili fine staris en vico antaŭ la aliaj studentoj, kun la instruistoj malantaǔ ili. La centoj da rigardantaj vizaĝoj aspektis kiel lanternoj en la flamanta kandellumo. Tie kaj ĉi tie inter la studentoj, brilis la fantomoj kiel nebuloj arĝentaj. Ĉefe por eviti la multajn okulojn Hari ekrigardis supren, kaj rimarkis velure nigran plafonon punktitan per steloj. Li aǔdis Hermionan, kiu flustris, “Tiu estas sorĉita por aspekti kiel la ekstera ĉielo. Mi legis pri tio en la libro Historio de Porkalo.”
Oni malfacile konstatis, ke estas iu ajn tegmento, kaj la Granda Halo ne simple malfermiĝas al la ĉieloj.
Hari ekrigardis suben, kiam prof. MakGongal mute metis kvarpiedan skabelon antaǔ la unuajaraj. Sur la skabelon ŝi metis pintan sorĉistan ĉapelon. La ĉapelo estis flikita kaj eluzita, kaj ege malpura. Onklino Petunjo neniam permesus, ke tiu venu en la domon.
Eble ni klopodos eltiri kuniklon el la ĉapelo, Hari freneze ekpensis, aǔ ion similan – rimarkante, ke ĉiu en la halo nun fiksrigardas la ĉapelon. Ankaǔ li gapis. Dum sekundoj regis profunda silento. Tiam la ĉapelo tikis. Ŝiraĵo apud la rando larĝe malfermiĝis kiel buŝo – kaj la ĉapelo komencis kanti:
Ne erare taksu min mallerta, Malgraǔ malbeleco ŝajna. Prave mi elmontros min pli sperta Ol ĉapelo ie ajna. Bulĉapelon certe ne komparu, Nek cilindron por koncerto. Mi, l’Ordig-Ĉapelo de Porkalo, Ja superas sur la verto. Sin nenio en la mens’ vualas De l’Ordig-Ĉapela scio. Do surprovu min dum mi rivelas Vian ĝustan pozicion. Kiu loĝus en la Oragrifo Havus ja kuraĝan koron. Pro aŭdaco kaj pro nobla vivo Oragrifo gajnas gloron. Se aliĝos vi al Hupopufo, Vi lojalas kaj fidelas. Pacience, brave, kaj sen blufo Sin la Hupopufaj pelas. Saĝa Korakungo la inviton Donas al la vigla menso. Kiu havas konon kaj la spriton Tie trovos sian genton. Eble en Rampeno vi eltrovos Viajn kor-kolegojn verajn. Tiuj ruzaj homoj ĉion provos Por gajni la aferojn. Do provu min, ne timu mian vorton. Ne kalcitru ĉe la rando. Mi senmane tenas vian sorton, Kaj konsilas al pensanto. La tuta halo eksplodis en aplaǔdoj kiam la Ĉapelo finis la kanton. Ĝi riverencis al ĉiu el la kvar tabloj, kaj poste fariĝis denove kviete.
“Do, ni simple surprovos la Ĉapelon,” Ron flustris al Hari. “Mi mortigos Fredon. Li persiste babilis pri lukto kontraŭ trolo.”
Hari ridetis feble. Ja, surprovi ĉapelon li ege preferus ol verki sorĉojn, sed tamen li dezirus, ke ili permesiĝu surmeti ĝin ekster la studentara rigardo. La Ĉapelo ŝajne postulis multon; Hari ĝuste nun sentis sin nek kuraĝa, nek sprita, nek io de la tuta afero. Se nur oni mencius Domon por la homoj, kiuj emas al naǔzo, tiu konvenus al li.
Prof. MakGongal nun antaǔeniris portante longan volvaĵon el pergameno.
“Kiam mi vokas vin pernome, vi surmetos la Ĉapelon kaj sidiĝos sur la skabelon por esti ordigata,” ŝi diris.
“ABOT, Hanna.”
Knabino rozvizaĝa kaj blonda, kun duopaj harplektaĵoj, stumblis elvice, kaj surmetis la Ĉapelon, kiu glitante malsupren kovris al ŝi la okulojn; ŝi sidiĝis. Momenta paǔzo—
“Hupopufo!” ekkriis la Ĉapelo.
La dekstratablanoj hurais, kaj aplaǔdis, dum Hanna iris por sidiĝi ĉe la Hupopufan tablon. Hari vidis la fantomon de la Dika Monaĥo, kiu gestadis al ŝi gaje.
“BONZ, Suzana!”
“Hupopufo!” ekkriis denove la Ĉapelo, kaj Suzana forhastis por sidiĝi apud Hanna.
“BUT, Teri!”
“Korakungo!”
De la dua maldekstra tablo nun aplaǔdo. Kelkaj Korakungaj stariĝis, kaj premis al li la manon, dum Teri alvenis al ili.
“BROKELHURST, Mandi!” ankaǔ iris al Korakungo, sed “BRAŬN, Lavenda!” fariĝis la unua nova Oragrifa, kaj de la plej maldekstra tablo eksplodis huraoj. Hari vidis la ĝemelajn fratojn de Ron prifajfi.
“BOVPAŜ, Milicen!” sekve fariĝis Rampena. Eble li imagis ĝin, konsiderante ĉion, kiun li aǔdis pri Rampeno, sed laǔ li, ili ŝajnis malagrabla aro.
Li nun eksentis sin vere malsane. Li memoris la elekton de teamanoj dum la sportklasoj en sia eksa lernejo. Li ĉiam elektiĝis laste, ne ĉar li malkapablis, sed ĉar neniu emis doni al Dadli la ideon, ke oni estimas je Hari.
|
|||
|