Хелпикс

Главная

Контакты

Случайная статья





La knabo kiu vivis 2 страница



 

"Bonan ŝancon, Hari," li murmuris. Li turnis sin sur la kalkanumo kaj, per flirtigo de sia mantelo, malaperis.

 

Brizeto taŭzis la netajn heĝojn de Ligustra Vojo, kiu kuŝis silenta kaj orda sub la inkeca ĉielo; jen lasta loko, kie oni atendus mirigajn aferojn. Hari Potter turnis sin en siaj kovriloj, sen vekiĝi. Unu maneto ekkaptis la apudan leteron, kaj li pludormis, sen scii, ke li estas speciala, sen scii, ke post kelkaj horoj lin vekos la hororkrio de s-ino Dursli kiam ŝi malfermos la pordon por elmeti la laktobotelojn, ankaŭ sen scii ke li pasigos kelkajn semajnojn pikate kaj pinĉate de sia kuzo Dadli ... Li ne povis scii, ke ĝuste en tiu momento, homoj kunvenantaj sekrete tra la tuta lando levis la glasojn kaj mallaŭte tostis: "Al Hari Potter -- la knabo kiu vivis!"


Ĉapitro du

La Malaperinta Vitro

 

Pasis preskaŭ dek jaroj ekde kiam ges-roj Dursli vekiĝis por trovi sian nevon sur la antaŭa perono, sed Ligustra Vojo preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis. La suno leviĝadis super la samaj netaj antaŭĝardenoj kaj lumigadis la latunan numeron kvar sur la durslia antaŭpordo; ĝi rampadis en ilian salonon, kiu restis preskaŭ sama kiel je tiu nokto, kiam s-ro Dursli vidis tiun fatalan novaĵon pri la strigoj. Sole la fotaĵoj sur la kameno efek­tive montris, kiom da tempo jam pasis. Antaŭ dek jaroj, multis la fotaĵoj pri io, kiu ŝajnis esti granda roz­kolora ludopilko kun plurkoloraj bulaj ĉapoj — sed Dadli Dursli jam ne estis bebo, kaj nun la fotaĵoj montris grandan, blondan knabon rajdantan sur sia unua biciklo, sur karuselo ĉe kermeso, komputil­ludanta kun la patro, dorlotata kaj kisata de la patrino. En la ĉambro mankis ia ajn spuro de tio, ke ankaŭ alia knabo loĝas en la domo.

 

Tamen Hari Potter restis tie, tiumomente dormante, sed baldaŭ veka. Lia onklino Petunjo jam vekiĝis, kaj la unua bruo de la tago estis ŝia kriĉa voĉo.

 

"Ellitiĝu! Tuj!"

 

Hari surprizite ekvekiĝis. Lia onklino ankoraŭfoje frapis sur la pordo.

 

"El!" ŝi kriis. Hari aŭdis ŝin marŝi al la kuirejo, kaj poste la sono de pato metata sur kuirilon. Li rule surdorsiĝis kaj provis rememori la ĵusan sonĝon. Ĝi ja estis bona. En ĝi estis fluganta motorciklo. Iom stranga por li estis la sento, ke la saman sonĝon li antaŭe spertis.

 

Lia onklino revenis ekster la pordon.

 

"Ĉu vi jam ellitiĝis?" ŝi demandis.

 

"Preskaŭ," diris Hari.

 

"Nu, rapidu, mi deziras, ke vi prizorgu la lardon. Kaj nepre ne lasu ĝin nigriĝi! Mi deziras, ke ĉio estu perfekta por la naskiĝdatreveno de Dadliĉjo."

 

Hari ĝemis.

 

"Kion vi diris?" lia onklino kriis tra la pordo.

 

"Nenion, nenion…"

 

La datreveno de Dadli — kiel li povis forgesi? Hari malrapide ellitiĝis kaj komencis serĉi ŝtrumpojn. Li sublite trovis du kaj, demetinte araneon de unu el ili, surmetis ilin. Hari bone konis araneojn, ĉar la sub­ŝtupara ŝranko plenis je ili, kaj tie li dormis.

 

Vestinte sin, li laŭiris la koridoron al la kuirejo. La tablo estis preskaŭ kaŝita sub ĉiuj datrevendonacoj por Dadli. Ŝajne Dadli ricevis la novan komputilon, kiun li deziris, kaj ankaŭ la duan televidilon kaj konkur­biciklon. Kial Dadli deziris konkurbiciklon, tio estis por Hari mistero, ĉar Dadli estis dikega kaj malamis ekzercadon — krom, kompreneble, se temis pri pugnobatado je iu. Hari estis la preferata boksbalono de Dadli, sed ĉi tiu ne povis ofte atingi lin. Hari ne aspektis tiel, sed li povis kuri tre rapide.

 

Eble tio rilatis al loĝado en senluma ŝranko, sed Hari ĉiam estis malgranda kaj maldika. Li aspektis eĉ pli malgrande kaj maldike ol li vere estis, ĉar li povis vesti sin nur en malnovaj vestaĵoj de Dadli, kaj Dadli estis pli-malpli kvaroble pli granda ol li. Hari havis maldikan vizaĝon, ostecajn genuojn, nigran hararon kaj helverdajn okulojn. Li portis rondajn okulvitrojn, kiujn kuntenis amaso da glubendo pro la multaj fojoj, kiam Dadli batis al li la nazon. En sia aspekto, sole plaĉis al Hari tre mallarĝa cikatro surfrunta, kiu havis la formon de fulmo. Li havis ĝin tiel longe, kiel li povis memori, kaj la unua demando, kiun li laŭmemore iam ajn metis al sia onklino, estis, kiel li ricevis ĝin.

 

"En la aŭtokolizio, kiam mortis viaj gepatroj," ŝi diris. "Kaj ne faru demandojn."

 

Ne faru demandojn — jen la unua regulo por kvieta vivo ĉe ges-roj Dursli.

 

Onklo Verno eniris la kuirejon ĝuste kiam Hari turnis la lardon.

 

"Kombu vian hararon!" li matensalute ekkriis.

 

Eble unu fojon en la semajno, onklo Verno transrigardis sian ĵurnalon kaj kriis, ke Hari bezonas hartondon. Hari certe ricevis pli da hartondoj ol ĉiuj ceteraj knaboj, kune, en la klaso, sed tio solvis nenion, lia hararo simple kreskis tiel — ĉiudirekte.

 

Hari estis fritanta ovojn kiam Dadli alvenis kun la patrino en la kuirejon. Dadli tre similis onklon Vernon. Li havis larĝan, rozkoloran vizaĝon, apenaŭ kolon, etajn akvecajn bluajn okulojn kaj densan blondan hararon, kiu glate kuŝis sur lia dika, grasa kapo. Onklino Petunjo ofte diris, ke Dadli similas anĝelidon — Hari ofte diris, ke Dadli similas porkon kun peruko.

 

Hari metis la telerojn kun ovoj kaj lardo sur la tablon, kio malfacilis, ĉar mankis spaco. Dume, Dadli nombris siajn donacojn. Li malkontentiĝis.

 

"Tridek ses," li diris, rigardante la gepatrojn. "Du malpli ol pasintjare."

 

"Kara, vi ne nombris la donacon de onjo Marĝa, vidu, jen ĝi sub tiu granda de Panjo kaj Paĉjo."

 

"Bone, tridek sep," diris Dadli, ruĝiĝante ĉe la vizaĝo. Hari, kiu povis antaŭvidi dadlian koleregon, komencis kiel eble plej rapide vori sian lardon, timante ke Dadli renversos la tablon.

 

Ankaŭ onklino Petunjo evidente flaris danĝeron, ĉar ŝi rapide diris, "Kaj ni aĉetos por vi ankoraŭ du donacojn dum ni ekskursos hodiaŭ. Ĉu bone, karulĉjo? Ankoraŭ du donacojn. Ĉu en ordo?"

 

Dadli momente pensis. Por li, tio ŝajnis esti taskego. Li finfine diris, malrapide, "Do mi havos tridek… tridek…"

 

"Tridek naŭ, dolĉjo," diris onklino Petunjo.

 

"Nu." Dadli peze eksidis kaj kaptis la plej proksiman pakaĵon. "Do, en ordo."

 

Onklo Verno ridklukis.

 

"La etulo volas ricevi ĝustan valoron, same kiel la patro. Bona knabo, Dadli!" Li taŭzis al Dadli la hararon.

 

Tiumomente la telefono sonis, kaj onklino Petunjo iris por respondi ĝin; Hari kaj onklo Verno restis por rigardi dum Dadli malvolvis la konkurbiciklon, kameraon, telekondukatan aviadileton, dek ses novajn komputil­ludojn kaj vid­bendan registrilon. Li estis deŝiranta la paperon de ora brakhorloĝo kiam onklino Petunjo re­venis de la telefono, laŭaspekte kaj kolera kaj ĉagrenita.

 

"Malbona novaĵo, Verno," ŝi diris. "Sinjorino Fig rompis al si la kruron. Ŝi ne povas akcepti lin." Ŝi kapindikis al Hari.

 

La buŝo de Dadli gapis pro hororo, sed la koro de Hari tuj ekĝojis. Ĉiun jaron je la datreveno de Dadli, liaj ge­patroj ekskursis kun li kaj unu amiko dum la tago, al aventurludejoj, burgeromanĝejoj aŭ la kinejo. Ĉiun jaron oni postlasis Hari kun s-ino Fig, freneza maljunulino kiu loĝis du stratojn for. Tio malplaĉegis al Hari. La tuta domo odoris kiel brasikoj, kaj s-ino Fig igis lin rigardi fotaĵojn de ĉiuj katoj, kiujn ŝi estis iam ajn havinta.

 

"Kion fari, do?" diris onklino Petunjo, kolere rigardante Hari kvazaŭ li estus planinta tion. Hari sciis, ke li devus kompati al s-ino Fig la krurorompon, sed tio ne facilis kiam li pensis, ke pasus ankoraŭ unu jaro antaŭ ol li devus refoje rigardi Tiblidon, Neĝan, s-ron Piedetoj kaj Tufan.

 

"Ni povus telefoni al Marĝa," sugestis onklo Verno.

 

"Ne estu stulta, Verno, ŝi malamas la knabon."

 

Ges-roj Dursli ofte parolis tiel pri Hari, kvazaŭ li ne estus tie — aŭ, prefere, kvazaŭ li estus io aĉa, kio ne povus kompreni ilin, ekzemple limako.

 

"Ĉu via amikino — kia la nomo — Ivana?"

 

"Ferias en Majorko," knalis onklino Petunjo.

 

"Vi povus simple lasi min ĉi tie," Hari espereme proponis. (Se jes, li povus ĉifoje spekti televidon laŭ sia plaĉo, kaj eble eĉ ekprovi la komputilo de Dadli.)

 

Onklino Petunjo aspektis kvazaŭ ŝi estus ĵus glutinta citronon. "Kaj reveni por trovi la domon detruitan?" ŝi graŭlis.

 

"Mi ne eksplodigos la domon," diris Hari, sed ili ne aŭskultis.

 

"Mi supozas, ke ni povus venigi lin al la zoo," malrapide diris onklino Petunjo, "…kaj lasi lin en la aŭto…"

 

"Tiu aŭto estas nova, ne lasu lin sidi sole en ĝi…"

 

Dadli komencis laŭte plori. Fakte, li vere ne ploris — jaroj pasis post kiam li lastfoje vere ploris — sed li sciis, ke se li tordos la vizaĝon kaj hurlos, lia patrino donos al li kion ajn li deziras.

 

"Daĉjo Dadliĉjo, ne ploru, Panjo ne permesos, ke li ruinigu vian specialan tagon!" ŝi ekkriis, brakumante lin.

 

"Mi … ne … volas … ke … li … v-v-venu!" Dadli hurlis inter pretekstaj singultegoj. "Li ĉiam ruinigas ĉ-ĉion!" Li ĵetis al Hari figrimacon tra la spaco inter la brakoj de la patrino.

 

Ĝuste tiam sonoris ĉe la pordo — "Ho, Bona Dio, jen ili!" malkviete diris onklino Petunjo — kaj post momento aperis Pirs Polkis, plej kara amiko de Dadli, kun sia patrino. Pirs estis malgrasa knabo kun rateca vizaĝo. Kutime estis li, kiu tenas la brakojn de homoj malantaŭ la dorso dum Dadli batadis ilin. Dadli tuj ĉesis preteksti ploradon.

 

Post duona horo, Hari, apenaŭ povante kredi je sia bona ŝanco, sidis en la malantaŭo de la aŭto de ges-roj Dursli kun Pirs kaj Dadli, la unuan fojon en la vivo survoje al la zoo. La geonkloj ne povis elpensi alian rimedon por forigi lin, sed antaŭ ol ili forveturis, onklo Verno kondukis Hari flanken.

 

"Mi avertas vin," li diris, puŝante sian grandan purpuran vizaĝon al tiu de Hari, "mi ja avertas vin, knabo — strang­aĵon, ian ajn — kaj vi restos en tiu ŝranko ĝis la Kristnasko."

 

"Mi faros nenion," diris Hari, "honeste dirite…" Sed onklo Verno ne kredis tion. Neniu kredis tion, iam ajn.

 

La problemo estis, ke strangaĵoj ofte okazis apud Hari, kaj ne utilis diri al la ges-roj Dursli, ke pri tio li ne kulpis.

 

Unu fojon, onklino Petunjo, malkontenta pri tio, ke Hari revenadis de la barbisto aspektante kvazaŭ li tute ne vizitis tiun, prenis hejman tondilon kaj tondis lian hararon tiel mallonga, ke li estis preskaŭ senhara escepte de franĝo, kiun ŝi lasis "por kaŝi tiun aĉan cikatron". Dadli ĝisnaŭze priridis je Hari, kiu pasigis sen­dorman nokton pro pensado pri la lernejo morgaŭ, kie oni jam priridis lin pro liaj sakecaj vestaĵoj kaj bend­gluitaj okulvitroj. La postan matenon, tamen, li ellitiĝis kaj trovis sian hararon precize tia, kia ĝi estis antaŭ ol onklino Petunjo fortondis ĝin. Oni enŝrankigis lin dum tuta semajno pro tio, kvankam li klopodis klarigi sian nekapablon kompreni, kiel ĝi tiel rapide rekreskis.

 

Alian fojon, onklino Petunjo provis ŝovi lin en malnovan bluzaĉon de Dadli (brunan kun oranĝkoloraj pufoj). Ju pli forte ŝi klopodis tiri ĝin ĉe lia kapo, des pli eta ĝi ŝajne fariĝis, ĝis finfine ĝi taŭgis nur por man­pupo, sed certe ne por Hari. Onklino Petunjo decidis, ke ĝi certe ŝrumpis pro lavado, kaj, feliĉige por Hari, oni ne punis lin.

 

Aliflanke, li terure suferis pro tio, ke oni trovis lin sur la tegmento de la lernejaj kuirejoj. La bando de Dadli estis persekutanta lin, kiel kutime, kiam, surprize por Hari same kiel por la ceteraj, jen li eksidis sur la kamentubo. Ges-roj Dursli ricevis tre koleran leteron de la lernejestrino, informante ilin, ke Hari grimpis sur la lernejaj konstruaĵoj. Sed (kiel li kriis al onklo Verno tra la ŝlosita pordo de la ŝranko) li nur provis salti malantaŭ la grandajn rubujojn ekster la kuirejaj pordoj. Hari supozis, ke vento kaptis lin dum la salto.

 

Sed hodiaŭ nenio estis fuŝiĝonta. Eĉ valoris esti ĉe Dadli kaj Pirs por povi pasigi la tagon en loko, kiu estis nek lernejo, nek lia ŝranko, nek la brasikodora salono de s-ino Fig.

 

Onklo Verno veturante plendadis al onklino Petunjo. Plaĉis al li plendi pri diversaj aferoj: kolegoj, Hari, la urb­konsilio, Hari, la banko kaj Hari, jen nur kelkaj el liaj plejŝatataj plendotemoj. Ĉi-matene, temis pri motorcikloj.

 

"…pretermuĝas kiel frenezuloj, tiuj junaj huliganoj," li diris, kiam motorciklo preterveturis ilin.

 

"Mi sonĝis pri motorciklo," diris Hari, subite rememorante. "Ĝi flugis."

 

Onklo Verno preskaŭ karambolis kontraŭ la antaŭa aŭto. Li turnis sin sur la seĝo kaj kriis al Hari, kun vizaĝo simila al giganta lipharhava beto, "MOTORCIKLOJ NE FLUGAS!" Dadli kaj Pirs subridaĉis.

 

"Mi scias tion," diris Hari. "Temas nur pri sonĝo."

 

Sed li tuj deziris, ke li estus dirinta nenion. Se ges-roj Dursli malamis unu aferon pli ol ke li faru demandojn, tio estis, ke li parolu pri io, kiu kondutas malkutime, eĉ se temis pri nura sonĝo aŭ komikso — ili ŝajne opiniis, ke li ekhavos danĝerajn ideojn.

 

Estis tre suna sabato, kaj la zoo estis plenŝtopita de familioj. Ges-roj Dursli aĉetis por Dadli kaj Pirs grandajn ĉokoladajn glaciaĵojn ĉe la enirejo, kaj tiam, ĉar la ridetanta sinjorino en la vendaŭto demandis, kion Hari deziras, antaŭ ol ili povis forrapidigi lin, ili aĉetis por li malmultekostan citronan stangŝorbeton. Kaj ĝi ne estis malbongusta, opiniis Hari, lekante ĝin dum ili rigardis gorilon froti sian kapon kaj mirinde simili al Dadli, escepte ke ĝi ne estis blonda.

 

Hari ĝuis la plej bonan matenon dum longa tempo. Li prudente promenis iom aparte de la Durslioj tial, ke Dadli kaj Pirs, kiuj komencis enuiĝi pro la bestoj jam je la lunĉohoro, ne rekomencus sian plejŝatatan hobion, batadi lin. Ili manĝis en la zoa restoracio, kaj kiam Dadli kolerkriis ĉar lia ”Melba Gloro[2]” ne sufiĉe grandis, onklo Verno aĉetis novan por li kaj Hari rajtis finmanĝi la unuan.

 

Hari poste opiniis, ke li devis scii, ke aferoj estis tro bonaj por povi daŭri.

 

Post la lunĉo ili iris al la rampulejo. Tie estis malvarmete kaj senlume, kun brilaj fenestroj ĉe ĉiuj muroj. Malantaŭ la vitroj, ĉiaj lacertoj kaj serpentoj rampis kaj serpentumis sur pecoj de ligno kaj roko. Dadli kaj Pirs volis vidi la grandajn, venenajn najojn kaj dikajn, homkaĉigajn pitonojn. Dadli rapide trovis la plej grandan ser­penton en la ejo. Tiu povus volvi sian korpon dufoje ĉirkaŭ la aŭto de onklo Verno kaj kunpremi tion ĝis grandeco de rubujeto — sed tiumomente, tia ne estis ĝia humoro. Fakte, ĝi tute dormis.

 

Dadli staris kun la nazo premata al la vitro, rigardante tiujn glimajn brunajn volvojn.

 

"Faru, ke ĝi moviĝu," li ĝemplendis al sia patro. Onklo Verno frapetis sur la vitro, sed la serpento tute ne mov­iĝis.

 

"Ankoraŭ," ordonis Dadli. Onklo Verno frapadis sur la vitro per siaj fingroartikoj, sed la serpento daŭre dormis.

 

"Ĉi tio estas teda," ĝemis Dadli. Li trenis sin for.

 

Hari movis sin antaŭ la ujon kaj intence rigardis la serpenton. Ne surprizus lin se ĝi estus mortinta pro enuo — mankis kunularo, krom se temis pri stultuloj, kiuj la tutan tagon fingre tamburadis sur la vitro prov­ante perturbi ĝin. Pli malbone eĉ ol havi ŝrankon kiel dormoĉambron, kie la sola vizitanto estis onklino Petunjo, kiu marteladis ĉe la pordo por veki lin — almenaŭ li rajtis viziti la ceteron de la domo.

 

La serpento subite malfermis siajn okulbuletojn. Malrapide, tre malrapide, ĝi levis sian kapon ĝis la okuloj estis samnivelaj kun tiuj de Hari.

 

Ĝi palpebrumis al li.

 

Hari fikse rigardis. Tiam li rapide ĉirkaŭrigardis por vidi, ĉu iu spektas. Ne. Li returnis la rigardon al la serpento, kaj ankaŭ li palpebrumis.

 

La serpento gestis kape al onklo Verno kaj Dadli, kaj tiam levis siajn okulojn al la plafono. Ĝi ĵetis al Hari rigardon, kiu tute evidente volis diri: "Tio ĉiam okazas ĉi tie."

 

"Jes, mi scias," Hari murmuris tra la vitro, tamen ne certante, ke la serpento povas aŭdi. "Certe tio ĝenas."

 

La serpento vigle kapjesis.

 

"Do, de kie vi venas?" demandis Hari.

 

La serpento uzis sian voston por indiki etan ŝildon apud la vitro. Hari rigardis ĝin.

 

Konstrikta Boao, Brazilo

 

"Ĉu estis bele tie?"

 

La serpento reindikis la signon, kaj Hari plulegis: Ĉi tiu specimeno naskiĝis en la zoo. "Ha, mi komprenas — do, vi neniam vizitis Brazilon?"

 

Ĝuste kiam la serpento kapneis, ambaŭ eksaltis pro surdiga hurlo de malantaŭ Hari. "DADLI! S-RO DURSLI! VENU KAJ RIGARDU ĈI TIUN SERPENTON! VI TUTE NE KREDOS, KION ĜI FARAS!"

 

Dadli kiel eble plej rapide anasmarŝis al ili.

 

"Flanken, vi," li diris, pugnante la ripojn de Hari. Surprizite, Hari forte falis al la betona planko. Kio poste okazis, okazis tiel rapide, ke neniu povis vidi — unu sekundon, Pirs kaj Dadli apogis sin ĉe la vitro, la postan sekundon, ili retrosaltis hurlante pro hororo.

 

Hari eksidis kaj singultis; la vitra antaŭo de la konstriktora ujo estis simple malaperinta. La serpentego rapide malvolvis sin, serpentumante eksteren sur la plankon — homoj tra la tuta rampulejo kriadis kaj komencis fuĝi al la elirejoj.

 

Kiam la serpento rapide glitis preter li, Hari povis ĵuri, ke mallaŭta, sibla voĉo diris, "Kaj ek al Brazilo… Dankon, amigo.[3]"

 

La rampulejestro suferis pro ŝokiĝo.

 

"Sed la vitro," li ripete diradis, "kie estas la vitro?"

 

La zoestro mem faris por onklino Petunjo tason da fortiga, dolĉa teo dum li ripetade pardonpetis. Pirs kaj Dadli povis nur sensence babilaĉi. Al Hari ŝajnis, ke la serpento faris nenion krom ludeme mordeti apud iliaj kalkanoj dum ĝi preteriris, sed, reatinginte la aŭton de onklo Verno, Dadli jam rakontis, kiel ĝi preskaŭ demordis lian kruron, dum Pirs ĵuris, ke ĝi provis mortkunpremi lin. Sed plej malbone el ĉio, almenaŭ por Hari, estis kiam Pirs sufiĉe trankviliĝis por diri, "Hari parolis kun ĝi, ĉu ne, Hari?"

 

Onklo Verno atendis ĝis kiam Pirs estis foririnta de la domo antaŭ ol turni sin al Hari. Tiel kolera li estis, ke li preskaŭ ne povis paroli. Li sukcesis elbuŝigi, "Iru — ŝranko — restu — ne manĝoj," antaŭ ol li falis sur seĝon kaj onklino Petunjo devis kuri por porti al li grandan porcion da brando.

 

Longe poste, Hari kuŝis en sia senluma ŝranko, dezirante havi horloĝon. Li ne sciias, kioma horo estas, kaj li ne povis certiĝi, ke la Durslioj jam dormas. Ĝis tiam, li ne povis riski ŝteliri al la kuirejo por iom da manĝ­aĵo.

 

Preskaŭ dek jarojn li loĝis ĉe ges-roj Dursli, dek mizerajn jarojn, tiel longe, kiel li povis memori, jam de kiam li estis bebo kaj liaj gepatroj mortis pro tiu aŭtokolizio. Li ne povis rememori esti en la aŭto kiam liaj ge­patroj mortis. Foje, kiam li streĉis sian memoron dum longaj horoj en la ŝranko, li elvokis strangan vizion: blindigan fulmon da verda lumo kaj brulan doloron sur la frunto. Tio, li supozis, estis la kolizio, kvankam li ne povis imagi, de kie venis tiu verda lumo. Li tute ne povis memori siajn gepatrojn. Liaj geonkloj neniam parolis pri ili, kaj estis kompreneble malpermesite al li demandi pri ili. En la domo estis neniu fotaĵo de ili.

 

Kiam li estis pli juna, Hari revis kaj sonĝis pri iu nekonata parenco, kiu venos por forkonduki lin, sed tio neniam okazis; la Durslioj estis lia sola familio. Sed foje li kredis (aŭ eble esperis), ke fremduloj sur la strato ŝajne konas lin. Fremduloj cetere tre fremdaj. Etulo sub violkolora cilindra ĉapelo unu fojon riverencis antaŭ li dum li butikumis kun onklino Petunjo kaj Dadli. Kolere demandinte je Hari ĉu li konas la ulon, onklino Petunjo pelis ilin el la butiko, aĉetinte nenion. Frenezaspekta maljunulino, vestita tute en verdaĵoj, unu fojon gaje salutis lin en aŭtobuso. Kalvulo en tre longa purpura frako antaŭ kelkaj tagoj efektive premis lian manon sur la strato kaj poste senvorte formarŝis. Pri tiuj homoj plej strange estis, ke ili ŝajne malaperis tuj kiam Hari provis vidi ilin pli bone.

 

Ĉe la lernejo, Hari havis neniun amikon. Ĉiu sciis, ke la bando de Dadli malamegis tiun strangan Hari Potter en liaj sak­ecaj malnovaj vestaĵoj kaj rompitaj okulvitroj, kaj neniu volis disputi kontraŭ la bando de Dadli.

 

 


Ĉapitro tri

La Leteroj de Neniu

 

La eskapo de la brazila konstriktoro gajnis por Hari lian plej longdaŭran punon. Kiam oni finfine permesis, ke li venu el la ŝranko, jam komenciĝis la someraj ferioj, kaj Dadli jam estis rompinta sian novan kameraon, kraŝinta sian aviadileton, kaj, la unuan fojon sur la konkurbiciklo, faliginta maljunan sinjorinon Fig dum ŝi transiris Ligustran Vojon sur siaj lambastonoj.

 

Hari ĝojis, ke la lernejo jam finiĝis, sed ne eblis eskapi de la bando de Dadli, kiuj ĉiutage vizitis la domon. Pirs, Denis, Malkolm kaj Gordon ĉiuj estis grandaj kaj stultaj, sed, ĉar Dadli estis el ĉiuj plej granda kaj plej stulta, li estris. La ceteraj tre kontente aliĝis al la plejŝatata sporto de Dadli: Hari-ĉasado.

 

Tial Hari pasigis kiom eble plej da tempo ekster la domo, vagante kaj pensante pri la fino de la ferioj, kie li vidis glimon esperetan. En septembro, li komencos en mezlernejo kaj, la unuan fojon en la vivo, li ne estos kun Dadli. Dadli havis lokon en la estinta privatliceo de onklo Verno, Smeltinzo. Ankaŭ Pirs Polkis estis tie lernonta. Sed Hari estis lernonta en Ŝtonbara Mezlernejo, la plej proksima publika lernejo. Dadli opiniis tion tre amuza.

 

“Oni enŝovas la kapojn de homoj en la fekseĝojn, la unuan tagon ĉe Ŝtonbara,” li diris al Hari. “Ĉu vi volas veni al la necesejo por ekzerciĝi?”

 

“Dankon, ne,” diris Hari. “La kompatinda pelvo neniam havis en si ion tiel aĉan kiel vian kapon – ĝi eble naŭziĝus.” Tiam li forkuris, antaŭ ol Dadli povos malĉifri, kion li ĵus diris.

 

Unu tagon en julio, onklino Petunjo veturis kun Dadli al Londono por aĉeti lian smeltinzan uniformon; ili lasis Hari ĉe s-ino Fig. S-ino Fig ne estis tiel malbona kiel antaŭe; evidentiĝis, ke ŝi estis romp­inta al si la kruron falante pro unu el la katoj, kaj ŝi ne ŝajnis tiel amema al ili, kiel antaŭe. Ŝi permesis al Hari spekti televidon kaj donis al li pecon de ĉokolada kuko, kies gusto indikis, ke ŝi havis ĝin jam kelkajn jarojn.

 

Tiun vesperon, Dadli paradis tra la salono antaŭ la familio en sia nova uniformo. Smeltinzanoj portis vin­ruĝajn frakojn, oranĝkoloran kuloton kaj platajn pajloĉapelojn nomatajn “porboatadaj”. Ili ankaŭ portis tuberajn ­bastonojn, kiujn ili uzadis por batadi sin reciproke dum la instruistoj ne atentis. Laŭdire, tio estis bona edukado por la posta vivo.

 

Rigardante Dadli en ties nova kuloto, onklo Verno raŭke diris, ke tiu estas la plej fiera momento de lia vivo. Onklino Petunjo ekploris, kaj diris, ke ŝi ne povas kredi, ke temas pri ŝia Daĉjo Dadliĉjo, li aspektas tiel bele kaj mature. Hari ne kuraĝis paroli. Li timis, ke li eble jam rompis al si du ripojn, klopodante ne ridegi.

 

La postan matenon estis terura odoro en la kuirejo kiam Hari aperis por la matenmanĝo. Ĝi ŝajnis veni el granda metala kuvo en la lavabo. Li iris por rigardi. La kuvo estis plenplena je ŝajne malpuraj ĉifonoj naĝantaj en griza akvo.

 

“Kio estas tio?” li demandis al onklino Petunjo. Ŝi kunpremis siajn lipojn, kio ĉiam okazis kiam li kuraĝis fari demandon.

 

“Via nova lerneja uniformo,” ŝi diris.

 

Hari ankoraŭfoje rigardis la ujon.

 

“Ho,” li diris, “mi ne komprenis, ke ĝi devos esti tiel malseka.”

 

“Ne estu stulta,” koleris onklino Petunjo. “Mi grizigas kelkajn el la malnovaĵoj de Dadli por vi. Finita, ĝi similos tiujn de ĉiuj ceteraj.

 

Hari serioze pridubis tion, sed opiniis, ke plej bone estas ne kvereli. Li eksidis ĉe la tablo kaj provis ne pensi, kiel li aspektos sian unuan tagon ĉe Ŝtonbara mezlernejo – kvazaŭ li portus pecetojn de malnova elefanta haŭto, verŝajne.

 

Dadli kaj onklo Verno envenis, ambaŭ sulkigante siajn nazojn pro la odoro de la nova uniformo de Hari. Onklo Verno kiel kutime malfermis sian ĵurnalon, kaj Dadli frapegis la tablon per sia smeltinza bastono, kiun li ĉie portis.

 

Ili aŭdis la klaketon de la leterklapo kaj la falon de leteroj sur la maton.

 

“Venigu la poŝtaĵojn, Dadli,” diris onklo Verno de malantaŭ sia ĵurnalo.

 

“Igu, ke Hari alportu ilin.”

 

“Venigu la poŝtaĵojn, Hari.”

 

“Igu, ke Dadli alportu ilin.”

 

“Piku lin per via smeltinza bastono, Dadli.”

 

Hari evitis la smeltinzan bastonon kaj iris por alporti la poŝtaĵojn. Tri aĵoj kuŝis sur la apudporda mato: poŝt­karto de Marĝa, la fratino de onklo Verno, kiu feriis sur la Insulo Vajt, bruna koverto kiu similis fakturon, kaj – letero por Hari.

 

Hari levis ĝin kun fiksrigardo, kaj lia koro sonoris kiel grandega kaŭĉuka rubando. Neniu, iam ajn, en lia tuta vivo, skribis al li. Kiu volus? Li ne havis amikojn, parencojn – li ne estis ano de la biblioteko, do neniam eĉ ricevis malafablajn notojn petantajn redonon de libroj. Tamen, jen letero tiel klare direktita, ke ne povis okazi eraro.

 

S-ro H. Potter

Subŝtupara Ŝranko



  

© helpiks.su При использовании или копировании материалов прямая ссылка на сайт обязательна.