|
|||
ALBUS ZOMBURDO 10 страница
“Neniam,” diris Hagrid agacite, “provu tiri ĝustan r’spondon el c’ntaŭro. Diablaj stelg’pantoj. Int’reses ilin neni’ pli proksima ol ‘a luno.”
“Ĉu ekzistas multe da tiuj en la arbaro?” demandis Hermiona.
“Ho, s’fiĉe multe… tenes sin aparte plejofte, sed ili s’fiĉe bone eltroviĝas, kiam ajn mi dezires p’roli. Sciu, estes pr’fundaj, la c’ntaŭroj… ili kones aferojn…nur r’veles malmulton.”
“Ĉu vi supozas, ke centaŭro estis tio, kion ni aŭdis antaŭe?” diris Hari.
“Ĉu ti’ son’s laŭ vi ki’l ‘ufoj? Ne, se mi dirus op’nion, ni aŭdes ti’n, ki’ buĉes la unikornojn—‘neniam aŭd’s s’milan ĝis nun.”
Ili marŝis plue inter la densaj, nigraj arboj. Hari daŭre rigardis nervoze super sian ŝultron. Li havis aĉan senton, ke oni rigardis ilin. Ege plaĉis al li, ke ili havis kun si Hagrid kaj lian arbaleston. Ili ĵus pasis kurbon de la pado, kiam Hermiona ekprenis la brakon de Hagrid.
“Hagrid! Rigardu! Ruĝaj fajreroj, la aliaj havas problemon!”
“V’ ambaŭ restu ĉi tie!” Hagrid kriis. “Restu sur la pado, mi r’venos por vi!”
Ili aŭdis lin perforti vojon for tra la kreskaĵojn kaj staris rigardante unu la alian, tre timigitaj, ĝis ili povis nenion aŭdi krom la susurado de folioj ĉirkaŭ ili.
“Vi ne supozas, ke ili estas vunditaj, ĉu?” flustris Hermiona.
“Ne ĝenas al mi, se Malfid estas, sed se io okazis al Nevil…ni kulpas fakte, ke li estas ĉi tie.”
La minutoj pasis malrapide. Iliaj oreloj ŝajne estis pli akraj ol kutime. Tiuj de Hari ŝajne perceptis ĉiun ĝemon de la vento, ĉiun klakantan branĉeton. Kio okazas? Kie estas la aliaj?
Finfine, granda bruo de tretego anoncis la revenon de Hagrid. Malfid, Nevil, kaj Faŭko estis kun li. La kolero de Hagrid fumis. Efektive, Malfid estis ŝtelirante malantaŭ Nevil, kaj ekkaptis lin por ŝerco. Nevil panikis kaj sendis alte la fajrerojn.
“Ni b’zonus grandan bonsorton por kapti jon nun, post la bruego, kiun v’ ambaŭ far’s. Bone, ni ŝanĝes la grupojn – Nevil, vi restos kun mi kaj ‘Ermiona, ‘Ari v’ iros kun Faŭko kaj tiu idjoto. Pardonu,” Hagrid almetis flustre al Hari, “sed li malpli f’cile timigos vin, kaj ni b’zones finigi l’ aferon.”
Do Hari ekis kontraŭ la koro de la arbaro kun Malfid kaj Faŭko. Ili marŝis dum preskaŭ duona horo, pli kaj pli profunde en la arbaron, ĝis la pado fariĝis preskaŭ nesekvebla pro tio, ke la arboj estis tiel densaj. Sajnis al Hari, ke la sango fariĝis pli multa. Ŝprucaĵoj estis sur la radikoj de arbo, kvazaŭ la kompatinda estulo estis draŝinta sin pro doloro proksime. Hari ekvidis placon antaŭe, tra la tordaj branĉoj de antikva kverko.
“Rigardu –“ li murmuris, levante sian brakon por haltigi Malfid.
Io helblanka glimbrilis sur la tero. Ili rampis antaŭen.
Vere estis la unikorno, kaj ĝi estis morta. Hari neniam vidis ion tiel bela kaj malĝoja. La longaj sveltaj kruroj etendis je strangaj anguloj kie ĝi estis falinta, kaj la kolhararo sterniĝis perloblanke sur la malhelaj folioj.
Hari estis farinta paŝon kontraŭ ĝi, kiam sono de rampado plenhaltigis lin. Arbusto ĉe la rando de la placo tremetis…tiam el la ombroj figuro en kapuĉa mantelo rampis trans la teron kiel ŝtelĉasanta besto. Hari, Malfid, kaj Faŭko staris kvazaŭ ŝtonigitaj. La vualata figuro atingis la unikornon, mallevis sian kapon sur la vundo ĉe la flanko de la animalo, kaj komencis trinki la sangon.
“AAAAAIIII!”
Malfid elĵetis teruran ŝrikon kaj fuĝis – kiel ankaŭ Faŭko. La enkapuĉa kapo leviĝis kaj rigardis rekte al Hari – gutis unikorna sango de lia mentono. La figuro stariĝis kaj venis rapide kontraŭ Hari – kiu ne povis moviĝi pro timo.
Tiam doloro kiel li neniam sentis antaŭe traboris lian kapon; estis kvazaŭ lia cikatro brulis. Duonblinda, li ŝanceliĝis malantaŭen. Li aŭdis galopantajn hufojn malantaŭ si, kaj io saltis glise super Hari, sturmante la figuron.
La doloro tiel ardis, ke li falis sur la genuojn. Ĝi daŭris unu aŭ du minutojn antaŭ ol forpasi. Kiam li rigardis supren, la figuro estis for. Centaŭro staris super li, ne Ruan aŭ Pereo; tiu aspektis pli june; li havis helblondajn kapharojn kaj kremkoloran korpon.
“Ĉu vi estas en ordo?” diris la centaŭro, levante Hari surpieden.
“Jes – dankon – kio estis tio?”
La centaŭro ne respondis. Li havis mirfrapante bluajn okulojn, kiel palaj safiroj. Li rigardis zorgeme al Hari, liaj okuloj paŭzante ĉe la cikatro, kiu reliefiĝis ruĝe sur la frunto de Hari.
“Vi estas la knabo Potter,” li diris. “Vi plej bone reiru al Hagrid. La arbaro ne estas sekura loko nuntempe – precipe por vi. Ĉu vi povas rajdi? Estos pli rapide tiel.”
“Mi nomiĝas Florenco,” li almetis, dum li subiĝis surgenue, tiel ke Hari povis grimpi sur lian dorson.
Subite aŭdiĝis la bruo de aliaj galopantaj hufoj de la kontraŭa flanko de la placo. Ruan kaj Pereo eksplodis tra la arboj, liaj flankoj anhelantaj kaj ŝvitaj.
“Florenco!” Pereo tondris. “Kion vi faras? Vi havas homon sur vian dorson! Ĉu vi ne hontas? Ĉu vi fariĝis ordinara mulo?”
“Ĉu vi ne rekonas, kiu li estas?” diris Florenco. “Tiu estas la knabo Potter. Ju pli rapide li eliros el la arbaro, des pli bone.”
“Kion vi diradis al li?” knaris Pereo. “Ne forgesu, Florenco, ke ni estas ĵurintaj, ke ni neniam kontraŭos la ĉielojn. Ĉu ni ne legis la estonton per la movadoj de la planedoj?”
Ruan piedumis la teron nervoze. “Certe Florenco supozis, ke li agis plej ĝuste,” li diris per sia malgaja voĉo.
Pereo kalcitris pro kolero.
“Plej ĝuste! Kion tio signifas al ni? Al centaŭroj koncernas nur tio, kio estas aŭgurita! Ne estas nia afero la ĉirkaŭkurado kiel azenoj post vagaj homoj en nia arbaro!”
Florenco subite baŭmis furioze, tiel ke Hari devis alkroĉiĝi al liaj ŝultroj por teni sian sidon.
“Ĉu vi ne vidas tiun unikornon?” Florenco kriegis al Pereo. “Ĉu vi ne komprenas kial ĝi estis murdita? Aŭ ĉu la planedoj ne malkaŝis al vi tiun sekreton? Mi metas min kontraŭ tiu, kiu kaŝkaŭras en ĉi tiu arbaro, Pereo, jes, starante kun homoj, se tio necesas.”
Kaj Florenco giris for; kun Hari kroĉante kiel li povis, ili plonĝis for inter la arbojn, lasante Ruan kaj Pereon malantaŭe.
Hari havis nenian ideon pri tio, kio okazis.
“Kial Pereo tiom koleras?” li demandis. “Krome, kio estis tiu estulo de kiu vi savis min?”
Florenco malakcelis ĝis paŝado, avertis al Hari, ke li tenu sian kapon sube pro la pendantaj branĉoj, sed ne respondis al la demando de Hari. Ili elpalpis vojon inter la arboj silente tiel longe, ke Hari supozis, ke Florenco ne deziras paroli kun li plu. Ili trapasadis aparte densan grupon de arboj, tamen, kiam Florenco ekhaltis.
“Hari Potter, ĉu vi scias la utilon de unikorna sango?”
“Ne, diris Hari, mirfrapita per la stranga demando. “Ni estas uzinta nur la kornon kaj la vostajn harojn en la klaso de Pocioj.”
“Tial, ke estas monstra ago, la murdo de unikorno,” diris Florenco. “Nur tiu, kiu havas neniom por perdi kaj ĉiom por gajni, farus tian krimon. La sango de unikorno tenas onin en la vivo, eĉ se oni staras je centimetro for de la morto, sed je terura prezo. Oni estus mortiginta ion puran kaj sendefendan por savi sin, kaj oni havus nur duon-vivon, malbenitan vivon, ekde la momento kiam la sango tuŝas la lipojn.”
Hari rigardis la kapan malantaŭon de Florenco, kiu en la lunlumo aspektis kvazaŭ makulite de arĝento.
“Sed kiu estus tiel senespera?” li demandis sin laŭte. “Se oni estus malbenita por ĉiam, la morto estus preferinda, ĉu ne?”
“Ĝuste,” Florenco akordis, “krom se oni bezonas resti viva nur ĝis li povas trinki alian aferon – ion kio redonos lian plenan forton kaj potencon – ion kio faros, ke li neniam mortos. S-ro Potter, ĉu vi scias kio estas kaŝata en la lernejo je ĉi tiu momento?”
“La Ŝtono de la Saĝuloj! Kompreneble – la Eliksiro de la Vivo! Sed mi ne komprenas kiu –”
“Ĉu vi povas pensi pri neniu, kiu estas atendinta multajn jarojn por reveni al estreco, kiu estas kroĉinta al la vivo, atendante sian ŝancon?”
Estis al Hari kvazaŭ fera pugno ekkrampus ĉirkaŭ lian koron. Inter la susuroj de la arboj, li kvazaŭe aŭdis denove tion, kion Hagrid diris al li je la nokto kiam ili konatiĝis kun si: “Kelkaj diras, ke li mortis. Miaopinie, fiŝosterko. Ne scias, ĉu li havis en si sufiĉan homan por morti.”
“Ĉu vi volas diri,” Hari grakis, “tiu estis Vol–”
“Hari! Hari, ĉu vi bonstatas?”
Hermiona kuris kontraŭ ilin laŭ la pado, Hagrid anhelis poste.
“Mi fartas bone,” diris Hari, apenaŭ komprenante kion li diris. “La unikorno estas morta, Hagrid, ĝi estas en la placo tie.”
“Nun estas la tempo kiam mi foriras,” Florenco murmuris dum Hagrid hastis for por ekzameni la unikornon. “Vi estas nun sekura.”
Hari glitis de lia dorso.
“Bonŝancon, Hari Potter,” diris Florenco. “La planedoj estas malĝuste legitaj ĝis nun, eĉ de centaŭroj. Mi esperas, ke nun estas tia tempo.”
Li giris kaj galopetis reen en la profundaĵojn de la arbaro, lasante Hari tremanta malantaŭe.
Ron estis ekdorminta en la malluma komuna ĉambro dum li atendis ilian revenon. Li kriis ion pri kvidiĉaj faŭloj kiam Hari forte vekis lin. Post nur sekundoj, tamen, liaj okuloj plene malfermiĝis dum Hari rakontis al li kaj Hermiona tion, kio okazis en la arbaro.
Hari ne povis sidi. Li paŝis tien kaj reen antaŭ la fajro. Li ankoraŭ tremis.
“Snejp deziras la Ŝtonon por Voldemorto… kaj Voldemorto atendas en la arbaro… kiel longe ni supozis, ke Snejp nur celis riĉigi sin…”
“Ĉesu diri la nomon!” diris Ron per terurita flustro, kvazaŭ li pensus, ke Voldemorto povus aŭdi ilin.
Hari ne atentis lin.
“Florenco savis min, sed li ne devis fari tion… Pereo koleriĝis… Li diris ke oni ne kontraŭu tion, kion la planedoj antaŭdiras… ili evidente indikas, ke Voldemorto revenos… Pereo kredas, ke Florenco devis lasi Voldemorton murdi min… mi supozas, ke tio ankaŭ estas skribita en la steloj.”
“Ĉu vi ĉesos diri tiun nomon!” Ron siblis.
“Do mi havas por atendi nur tion, ke Snejp ŝtelos la Ŝtonon,” Hari pludiris febre, “tiam Voldemorto povos veni kaj ekstermi min… Nu, mi supozas, ke Pereo ĝojos pri tio.”
Hermiona aspektis tre timigite, sed ŝi havis trankviligan konsilon.
“Hari, ĉiuj diras ke Zomburdo estas la sola, kiun Vi-Scias-Kiu iam ajn timis. Dum Zomburdo estas proksima, Vi-Scias-Kiu ne tuŝos vin. Tamen, kiu konstatas, ke la centaŭroj ĉiam pravas? Tio aspektas al mi kiel divenado, kaj profesorino MakGongal diras, ke tio estas tre malpreciza fako de magio.”
La ĉielo estis hela antaŭ ol ili ĉesis paroli. Ili enlitiĝis tute lacegaj, kun raŭkaj gorĝoj. Sed la surprizoj de la nokto ne finiĝis.
Kiam Hari detiris siajn littukojn, li trovis sian nevidebligan mantelon faldita nete sub ili. Noto estis alpinglita al ĝi:
|
|||
|