Kaj ŝajnas, ke verdas tutreal’.
URAL’
R. Rogers, E-teksto de D. Lukjanec
Por ni
Denove la gitaro
Eksonis en arbaro –
Aŭ skultu do, amik’!
Kaj jen
Ni estas tendaranoj,
Ni estas civitanoj
De verda respublik’.
Rf: Post monto videblas la monto,
Kaj ŝ ajnas, ke verdas tutreal’.
Gastamas la loko de l’ renkonto
En Ural’, en Ural’.
La voj’
Por ni iame glatos,
Neniu eĉ elbatos
Ideon el krani’.
Kaj nin
Insultu, oponanto,
Sed vivos Esperanto,
Kie aperos ni.
Rf.
|